/image%2F0553642%2F20220807%2Fob_b1746b_img.jpg)
07/08/2022
Krom la apartiga muro, pli ol 700 diversaj bariloj estis instalitaj de la hebrea Ŝtato en Cisjordanio en daŭro de dudek jaroj, laŭ Unuiĝintaj Nacioj.
Ili limigas la moviĝon de la Palestinanoj, izolas la komunumojn unuj de la aliaj kaj malhelpas la palestinan ekonomion : 60 milionoj da laborhoroj estas perditaj ĉiujare, bedaŭras la libana mediato « Daraj ».
De post la komenco de la dua intifado en 2000, Israelo « starigis centojn da fiksaj aŭ lokŝanĝaj limpasejoj, kiuj izolas la palestinajn komunumojn unuj de la aliaj, malhelpas ilin interkomuniki kaj bremsas la moviĝon de la civitanoj », skribas palestina ĵurnalistino en la retejo de "Daraj".
Plejparte de tiuj limpasejoj estas ekipita per kontrolkameraoj, militaj turoj, observejoj, feraj pordegoj, kaj loko uzata por traserĉi la Palestinanojn kaj ties veturilojn. Kaj tio, ne kalkulante pri la muro 142 kilometrojn longa, kiu apartigas Cisjordanion el Israelo.
Laŭ Nazmi Qabha, Palestinano 68-jara, temas pri « aranĝoj de kolektiva puno », kiu estigas longajn atendovicojn, kaj konsekvence, malfruiĝojn por la Palestinanoj, kiuj iras al universitato, aŭ kiuj laboras.
60 milionoj da perditaj laborhoroj ĉiujare
En studaĵo, kiu datiĝas de 2018 citita de "Daraj", la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj (OUNKHA) kalkulis 705 « konstantajn barilojn » en tuta Cisjordanio. Inter tiuj pli ol 700 « obstakloj », ekzistas interalie 165 vojpordegoj, 149 talusoj, kaj 140 bariloj.
La libana mediato citas alian studaĵon de palestina NeRegistara Organizaĵo, la Instituto de aplika esplorado (Arij) publikigita en 2019, kaj kiu nombris la ekonomiajn kaj mediajn konsekvencojn de tiuj limigoj truditaj al la Palestinanoj.
La nombroj estas nediskuteblaj. Pro la israelaj limpasejoj, la Palestinanoj de Cisjordanio perdas ĉirkaŭ 60 milionojn da laborhoroj ĉiujare, kio ekvivalentas al 270 milionoj da dolaroj jare. Aliparte, "Arij" opinias, ke la loĝantoj de Cisjordanio kunsumas 80 pliajn milionojn da litroj da karburaĵoj, kio ekvivalentas al emisio de 196 000 tunoj de Karbona dioksido (CO2) ĉiujare.
/image%2F0553642%2F20220807%2Fob_67559d_the-map-of-the-west-bank-and-gaza-stri.png)
/image%2F0553642%2F20220807%2Fob_deeabc_humiligon.jpg)
/image%2F0553642%2F20220807%2Fob_2157e0_cisjordanio.jpg)