/image%2F0553642%2F20220831%2Fob_caead1_virinoj.jpg)
31/08/2022
En raporto aperinta merkredon 31an de aŭgusto, la NeRegitara Organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj Internacia Amnestio alarmas pri la sorto de la Afganoj, kiuj provas fuĝi sian landon, kaj estas kaptitaj de la iranaj kaj turkaj sekurecaj fortoj.
Truditaj elpeloj, pafoj per veraj kugloj, arbitraj enkarcerigoj, torturo kaj aliaj mistraktadoj… Tiu surloka enketo – la unua pri la homaj rajtoj kondukita en Afganio, de post kiam la talibanoj ekregis la landon en aŭgusto 2021 – denuncas la sintenon de Turkio kaj Irano koncerne la Afganojn, kiuj provas fuĝi sian landon.
« Turkio kaj Irano trude elpelis milojn da Afganoj malobserve al la internacia juro, ĉar estas malpermesite resendi individuojn en landon, kie ili povas esti submetitaj al gravaj malobservoj pri homaj rajtoj, emfazas Marie Forestier, esploristino ĉe Internacia Amnestio kaj aŭtorino de tiu raporto. Neniu el la Afganoj, kiujn ni renkontis povis peti internacian protekton, kio kontraŭas la internacian juron. »
Dokumentitaj kazoj de hommortigoj
Tiu raporto estis realigita en Afganio ĉe 74 personoj atestantaj, ke ili estis trude elpelitaj. Inter ili 48 asertas, ke ili estis celitaj de pafoj, kiam ili provis transpasi la landlimojn kun Irano aŭ Turkio.
La raporto, nomita « Ili ne traktas nin kiel homojn », mencias interalie dek unu kazojn da kontraŭleĝaj hommortigoj de Afganoj fare de la iranaj sekurecaj fortoj kaj tri aliaj fare de la turkaj sekurecaj fortoj, kiam ili provis transiri la landlimon.
« Hodiaŭ, la Afganoj spertas sensolvan situacion. Tiuj, kiuj volas forlasi la landon, kaj kiuj ne posedas pasporton aŭ vizon, ne havas alian opcion ol endanĝerigi sin. En diversaj lokoj laŭlonge de ilia vojaĝo tra Irano aŭ Turkio, la sekurecaj fortoj retropelas ilin kaj trudas ilin reiri al Afganio», precizigas Marie Forestier.
Hodiaŭ, la limgardistoj en la tuta mondo malhelpas la azilpetantojn transpasi landlimojn, tio bedaŭrinde fariĝis banala.
Se ĉi tie, pro tio, kio okazas ĉe la irana landlimo kaj turka landlimo, ni atingas etapon en perforto, ĉar oni ne nur malhelpas ilin transpasi, sed oni malhelpas ilin riskante mortigi ilin, mortigante ilin en kelkaj kazoj, kaj pafante al ili.
La sekurecaj fortoj ankaŭ submetas ilin al torturoj, mistraktadoj kaj arbitraj enkarcerigoj.
/image%2F0553642%2F20220831%2Fob_57e956_amnestio.jpg)
27/07/2022
Afganio: la « sufoka » represio fare de la talibanoj senigas « milionojn da virinoj kaj junulinoj je ilia rajto trasperti liberan vivon, alarmas Internacia Amnestio
/image%2F0553642%2F20220831%2Fob_b69746_turkeycontinents-opt-origin.jpg)
/image%2F0553642%2F20220831%2Fob_62210e_rifughintoj.jpg)