/image%2F0553642%2F20220823%2Fob_c74ddc_medium-2022-08-18-bdbd932ccf.jpg)
23/08/2023
Malpli ol tri monatojn antaŭ la Futbala Mondpokalo, la brita NeRegistara Organizaĵo Equidem akuzas Kataron, ke ĝi elpelis dekojn da fremdaj laboristoj, kiuj organizis ne oftan manifestacion, postulante siajn nepagitajn salajrojn.
La aŭtoritatoj de Kataro, regule kritikataj de la internaciaj NROj pro la mistraktado de centoj da miloj da laboristoj venintaj interalie de Azio en la grandajn konstruejojn de la Futbala Mondpokalo 2022, konfirmis la enkarcerigon de manifestaciantoj. Ili tamen rifuzis informi, ĉu kelkaj el ili estis elpelitaj.
Almenaŭ 60 elpelitaj laboristoj
Dum manifestacio la 14an de aŭgusto, almenaŭ 60 laboristoj – inter kiuj kelkaj ne estas pagitaj de sep monatoj – blokis la trafikon antaŭ la entrepreno Al Bandary en Doho, menciis en komunikaĵo la organizaĵo pri konsilio Equidem, bazita en Londono kaj specialigita pri homaj rajtoj kaj laborrajtoj.
La manifestacio estis organizita kadre de la kampanjo « Pay up Fifa », postulanta pagon de la nepagitaj salajroj.
« Ni parolis kun laboristoj, kiuj manifestaciis. Iu el ili estis forpelita al Nepalo. Ni ricevis konfirmon, ke li revenis hejmen, kaj ke aliaj venintaj de Nepalo, Bangladeŝo, Barato, Egiptio kaj Filipinoj estis ankaŭ elpelitaj », diris la ekzekutiva direktoro de Equidem, Mustafa Qadri.
Dimanĉon, la registaro de Kataro deklaris, ke « kelkaj manifestaciantoj estis arestitaj, ĉar ili malobservis la leĝojn pri publika sekureco ».
« Malplimulte da personoj, kiuj ne manifestaciis pace kaj malobservis la leĝojn pri publika sekureco riskas elpelon post decido de la justico », li aldonis ne provizante detalojn pri la nombro de koncernataj laboristoj.
La ministrejo de Laboro deklaris siaflanke, ke ĝi pagos la salajrojn de la laboristoj de Al Bandary, sen alia precizigo. Li aldonis, ke « aranĝoj » estis deciditaj kontraŭ la entrepreno, kiu jam estas objekto de enketo koncerne la nepagitajn salajrojn.
La Mondpokalo komenciĝos en la malgranda kaj riĉa gas-ŝtato la 20an de novembro. La grupoj pri defendo de Homaj rajtoj intensigis siajn kampanojn antaŭ la Mondpokalo, kaj postulis de la FIFA, ke ĝi pagu monkompensojn al la laboristoj. Sed Doho sin defendas substrekante, ke ĝi adoptis aranĝojn por plibonigi la vivkondiĉojn de la fremdaj laboristoj, devigante minimuman salajron kaj malpermesante la plenan potencon de kelkaj dungintoj, kiuj malhelpas siajn dungitojn forlasi la landon aŭ ŝanĝi laborpostenon.
/image%2F0553642%2F20220823%2Fob_3d7822_qatar-map-world-location.jpg)
/image%2F0553642%2F20220823%2Fob_4699b4_laboristoj.jpg)