Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 août 2022 4 18 /08 /août /2022 13:13

17/08/2022

Kompare kun 2001, la arbaraj fajroj detruas ĉiujare ĉirkaŭ tri pliajn milionojn da hektaroj, kio reprezentas aeron ekvivalentan al lando kiel Belgio.

La incendioj nun detruas duoble pli da arbaroj en la mondo kompare kun la komenciĝo de la jarcento, plimulte ene de la boreala arbaro, « verŝajne » pro la klimata ŝanĝiĝo, laŭ studaĵo eldonita merkredon 17an de aŭgusto.

Kompare kun 2001, la arbaraj fajroj detruas ĉiujare ĉirkaŭ tri pliajn milionojn da hektaroj, kio reprezentas aeron ekvivalentan al lando kiel Belgio, laŭ satelitaj datumoj kompilitaj de la Global Forest Watch (GFW), la World Resources Institute (WRI) kaj la universitato de Marilando

Ĉirkaŭ 70% el la areoj forvoritaj de la flamoj dum du dek jaroj koncernas la borealajn arbarojn, kiuj kovras grandparte de Rusio, Kanado kaj Alasko, kaj kiu konsistigas inter la plej grandajn karbonputojn de la planedo.

 

La klimata ŝanĝiĝo, « verŝajne » ĉefa faktoro

De post 2001 en Rusio, 53 milionoj da hektaroj brulis, kio preskaŭ ekvivalentas al la areo de Francio. Sume, la perdo de arbara kovrilo pro la incendioj kreskas je ĉirkaŭ 4% ĉiujare, kio reprezentas 230 000 pliajn hektarojn. Ĉirkaŭ duono el tiu kresko estas kaŭzita de la plej gravaj incendioj en la borealaj arbaroj, « kio verŝajne estas la rezulto de la plivarmiĝo de temperaturoj en la nordaj regionoj », notas la esploristoj.

Laŭ ili, la klimata ŝanĝiĝo estas « verŝajne la ĉefa faktoro de tiuj incendioj ». La ondoj de ekstremaj varmoj, kiuj igas aridaj la arbarojn, estas de nun kvinoble pli verŝajnaj ol antaŭ jarcento kaj duono.

La detruado de la arbaro fare de tiuj incendioj, pligravigitaj de la sekeco kaj la fortaj varmoj, estigas amasajn emisiojn de forcejefika gaso. Tio eĉ pligravigas la klimatan ŝanĝiĝon pro la mekanismo de « retrokuplo incendio-klimato », ili aldonas.    

19/05/2022

Rusio : en Siberio, la gigantaj fajroj detruas areon « pli grandan ol Luksemburgo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/rusio-en-siberio-la-gigantaj-fajroj-detruas-areon-pli-grandan-ol-luksemburgo.html

18/05/2022

Barato kaj Pakistano : 50°C estis atingitaj fine de la pasinta semajno

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/barato-kaj-pakistano-50-c-estis-atingitaj-fine-de-la-pasinta-semajno.html

07/06/2022

Klimato : Sirio kaj Irako estas grave tuŝitaj de drasta sekeco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/klimato-sirio-kaj-irako-estas-grave-tusitaj-de-drasta-sekeco.html

05/03/2022

Laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la gravaj efikoj de la varmiĝo en Afriko postulas rapidan adaptiĝon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/lau-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-la-gravaj-efikoj-de-la-varmigo-en-afriko-postulas-rapidan-adaptigon.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }