Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 août 2022 3 03 /08 /août /2022 21:26
Eric Gay/AP

03/08/2022

Pasintan mardon, la voĉdonantoj de Kansaso, en la Usona Mez-Okcidento, esprimiĝis favore al la konservado de la konstitucia garantio pri abortigo. Tio estas la unua grava baloto pri abortigo, de post kiam la Ĉefkortumo de Usono nuligis la federalan rajton je abortigo.

La voĉdonantoj de tiu konservativa Ŝtato forpuŝis amendon, kiu nuligus la tekston, kiu garantias la rajton abortigi en la Konstitucio de la Ŝtato, kaj povus malfermi la vojon al pli strikta reglamento aŭ malpermeso.

Tiu baloto, la unua de post la decido de la Ĉefkortumo, kiu nuligis la federalan rajton je abortigo estis rigardita kiel politika naciskala testo. Kelkaj Ŝtatoj, kiel Kalifornio kaj Kentukio, balotos en novembro, samtempe ol la mez-mandataj balotoj. Aliaj jam devigis malpermesojn kaj limigojn.

Tio estas « rimarkinda » rezulto, feliĉiĝis Ashley All, porparolantino de la kampanjo de defendantoj de la rajto abortigi.

« La loĝantoj de Kansaso komprenis, ke tiu amendo devigus registaran kontrolon de la privataj medicinaj decidoj », ŝi deklaris. 

Kelkaj momentoj post la fermado de balotejoj, Scott Schwab, taskita pri inspekto de la balotoj en Kansaso deklaris, ke la partopreno atingis almenaŭ 50%, nombro konforma kun la atendoj por tia baloto. La « no » gajnis per pluso de preskaŭ 20 poentoj.

Morgan Spoor, 19-jara, balotis por la unua fojo, kaj certigis, ke ŝi volis promocii « la rajton elekti ».

« Mi vere volas aŭdigi mian voĉon, ĉefe kiel virino. Mi ne pensas, ke iu ajn rajtas diri kion virino povas fari el sia korpo », ŝi diris.

25/06/2022

Usono : la Ĉefkortumo nuligas la konstitucian rajton je abortigo, lasante ĉiun Ŝtaton libere malpermesi ĝin aŭ ne

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/usono-la-cefkortumo-nuligas-la-konstitucian-rajton-je-abortigo-lasante-ciun-staton-libere-malpermesi-gin-au-ne.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }