/image%2F0553642%2F20220824%2Fob_e45297_cb23c6872f252094b0fb24521ccb18e6.jpg)
24/08/2022
De post la komenciĝo de siaj meteologiaj registraĵoj en 1961, Ĉinio neniam spertis someron tiel varman.
Laŭ la ĉinaj aŭtoritatoj, « grava danĝero » minacas la rikoltojn pro la sekeco de la riveroj kaŭzataj de rekordaj temperaturoj registritaj tiujn lastajn semajnojn.
De post la komenciĝo de la meteologiaj registroj en 1961, Ĉinio neniam spertis someron tiel varman. Tio estas historia varmego, tiel pro ĝia daŭro kiel pro ĝia amplekso.
Kiel konsekvenco de tiu varmego, la riverego Jangzio, ĉefa rezervujo da trinkebla akvo de la lando, sekiĝis ĉe multaj lokoj, aperigante fendetoplenan grundon. De pli ol du monatoj, multaj ĉinaj urboj travivas ritme de ĉiutagaj alarmoj pro fortaj varmoj, devigante la aŭtoritatojn porciumi elektron.
Kulturoj, kiuj bezonas multe da akvo
Dum Ĉinio jam frontas mankon de kultiveblaj teroj, tiuj meteologiaj kondiĉoj reprezentas veran defion por la agrikulturo. La sekeco estas aparte problema por la kulturoj de rizo kaj sojo, kiuj bezonas multe da akvo. En tiu kunteksto, kvar ministrejoj petis mardon adopton de aranĝoj por protekti la kulturojn kaj uzadi akvon « ŝpareme ».
« La rapida vastiĝo de la sekeco, pligravigita pro altaj temperaturoj kaj damaĝoj kaŭzitaj de la varmo, minacas danĝere la aŭtunan agrikulturan rikolton », substrekis komunikaĵo publikigita interalie de la ministrejo pri Agrikulturo. Tiujn lastajn monatojn, maltrankvilo jam ĉeestis, pro interalie sanitaraj limigoj kontraŭ la Kovim, kiuj perturbas la interŝanĝojn kaj la loĝistikon.
Elektro porciumata
Pro manko de akvo por siaj kulturoj, Ĉinio provas de kelkaj tagoj krei pluvojn artefarite, ĵetante al la ĉielo pafaĵojn ŝargitajn per arĝenta jodido, laŭ bildoj de la publika televidkanalo CCTV. Ĝis nun, tiuj provoj ne akiris konvinkajn rezultojn. La sekiĝo de la riveroj, kiuj nutras la hidraŭlikajn baraĵojn, trudas aliparte la aŭtoritaton porciumi elektron en pluraj lokoj.