/image%2F0553642%2F20220813%2Fob_35f2ba_6032833101618592233-121.jpg)
13/08/2022
Ĉirkaŭ kvardek virinoj, kiuj skandis « Panon, laboron kaj liberecon » paŝadis antaŭ la ministrejo pri Edukado.
Pafoj enaeren kaj kolbofrapoj: sabaton en Kabulo, talibanoj disigis perforte manifestacion de virinoj, kiuj postulis rajton al laboro kaj edukado, preskaŭ jaron post la alveno ĉe la potenco de la islamistoj en Afganio.
Ĉirkaŭ kvardek virinoj, kiuj skandis « Panon, laboron kaj liberecon » paŝadis antaŭ la ministrejo pri Edukado, antaŭ ol grupo de talibanaj batalantoj disigis ilin mitralpafante enaeren, ĉirkaŭ 5 minutojn post la komenciĝo de la marŝado.
La manifestaciantinoj portis flagrubandon, sur kiu oni povis legi: « la 15a de aŭgusto estas nigra tago », reference al la dato, kiam la talibanoj kaptis Kabulon en 2021.
Ili skandis « Justicon, justicon. Ni ne plu toleras malklerecon », antaŭ ol esti perforte disigitaj.
Talibanoj militvestitaj kaj armitaj per sturmfusiloj blokis vojkruciĝon antaŭ la manifestaciantinoj kaj komencis pafi enaeren dum kelkaj sekundoj. Iu el ili ŝajnigis pafon celante la manifestaciantinojn, konstatis ĵurnalistoj de franca novaĵagentejo AFP.
Kelkaj manifestaciantinoj direktiĝis poste al proksimaj magazenoj, kie ili estis ĉaspersekutitaj de talibanoj kaj frapitaj per kolbo. Ili ankaŭ konfiskis poŝtelefonojn de la manifestaciantinoj. Ankaŭ ĵurnalistoj estis frapitaj.
La manifestacioj de virinoj postulantaj pli da rajtoj estas pli kaj pli maloftaj en la ĉefurbo, precipe post la aresto komence de la jaro de organizantinoj de tiaj kolektiĝoj, inter kiuj kelkaj estis malliberigitaj plurajn semajnojn.
/image%2F0553642%2F20220813%2Fob_19c409_kabulo.jpg)
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=znY7Gtdf1gQ
Angla : https://www.youtube.com/watch?v=znY7Gtdf1gQ
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=pyKrT6P1k5I
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=6-cusBrPlGg
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=Mqi_my18WWU
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=nbx0CeqpoaM