Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 août 2022 2 02 /08 /août /2022 19:54

02/08/2022

Tiu afero emociegis Argentinon… La 1an de aŭgusto 2017, Santiago Maldonado malaperis post sia partopreno al manifestacio subpremita de la ĝendarmoj en la provinco Ĉubutio.

78 tagojn poste, lia senviva korpo estis retrovita flosante sur riverego.

Lundon 1an de aŭgusto, okaze de la kvina datreveno de lia malapero, liaj proksimuloj organizis kolektiĝon por postuli enketon.

Sur la placo de Majo en Bonaero, centoj da personoj svingas la saman foton: longaj haroj, nigra barbo, vigla rigardo, Santiago Maldonado hodiaŭ kaj por ĉiam.

La slogano estas la sama, ol tiu skandita de antaŭ 40 jaroj fare de la proksimuloj de viktimoj de la milita diktaturo.

Adriana Lewi, filino de malaperintoj venis diri « nunca más », (« neniam plu  », : « Tio, kio okazis al Santiago havas rilaton kun la diktaturo kaj la institucia perforto. Tio estas emblema kazo, ĉar ĝi estas trudita malaperigo. »

 

Nova atesto

En 2018, la juĝisto taskita pri la enketo konkludis, ke la junulo dronis per si mem kaj klasifikis la aferon, malkulpigante la ĝendarmojn.

Lia familio denuncas la malkoherecojn kaj la kontraŭdirajn atestojn forlasitajn sen pravigo. Sergio Maldonado, la frato de Santiago petas novan enketon, delonge atenditan. Li denuncas: « De kvin jaroj, nepuniteco regas en la afero Santiago Maldonado. Kial li rifuzas esplori ĝin kiel truditan malaperigon ? Kiom da tempo ni atendu, ke nova juĝisto estu elektita por serioza enketo ? »

En majo 2022, la atesto de ĝendarmo deĵoranta en la zono, kie malaperis Santiago Maldonado kontraŭdiras la hipotezon de dronado, kaj revigligas la esperojn de justico por la familio de la junulo.

02/09/2017

Argentino: en Bonaero, la strato postulas reaperon de la aktivulo Santiago Maldonado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/10/argentino-la-kadavro-malkovrita-estas-ja-tiu-de-la-aktivulo-santiago-maldonado.html

 

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }