Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 juillet 2022 4 28 /07 /juillet /2022 20:06
Ferenc ISZA/AFP

28/07/2022

Bildo: la portreto de Viktor Orban afiŝita dum la Fiereca Parado en Budapeŝto la 23a de junio, pro liaj sintenoj kontraŭ la samseksesemaj komunumoj.

La internacia komitato Aŭŝvico sin deklaris « hororigita » post la diroj de la hungara Ĉefministro Viktor Orban kontraŭ la « miksaj rasoj ». Ĝi alvokis Eŭropan Union, ke ĝi « distanciĝu de tiaj diroj kun rasismaj odoraĉoj ».

La diskurso de la naciisma estro, « stulta kaj danĝera », memorigas al la postvivantoj de la holokaŭsto « la terurajn periodojn de sia propra ekskludo kaj persekutado », reagis en deklaracio Christoph Heubner, kun-prezidento de la organizaĵo.    

Li petis de la aŭstria kanceliero Karl Nehammer, kiu akceptas ĵaŭdon S° Orban por oficiala vizito en Vieno, ke li distanciĝu nome de Eŭropa Unio. « Ni devas komprenigi al la mondo, ke homo kiel S° Orban ne havas estontecon en Eŭropo », « kies valorojn li neas ».

Sabaton, en parolado en rumana Transilvanio, kie rezidas grava hungara komunumo, la Ĉefministro 59-jara, konata pro sia kontraŭ-migranta politiko vigle reasertis sian forĵeton de « multetna » socio.

« Ni ne volas esti miksa raso », kiu miksiĝus kun « ne-eŭropanoj », li diris.             

La landoj « kie eŭropaj kaj ne-eŭropaj popoloj kunvivas ne plu estas nacioj. Tiuj landoj estas nur konglomeratoj de popoloj », ankaŭ deklaris Viktor Orban, kiu havis similajn dirojn pasintece, sed ne uzante la terminon « raso », laŭ spertuloj.

La registaro sin defendis mardon, pere de lia porparolanto Zoltan Kovacs, kontraŭ « malbona interpretado » de la diroj fare de « homoj, kiuj ne klare komprenas la diferencon inter la miksado de malsamaj etnaj grupoj de la juda-kristana sfero, kaj la miksado de popoloj de malsamaj civilizacioj ».

Sed Zsuzsa Hegedus, sociologiino, kiu de pluraj jaroj konsilas S° Orban, demisiis, laŭ la hungara mediato HVG. En letero, ŝi denuncas « hontindan sintenon » kaj « puran nazian tekston indan je Goebbels », reference al la eks-ĉefo de la propagando de la nazia Germanio.

S° Orban aludis la gasĉambrojn, kritikante viglege la planon de Bruselo malpliigi ĝis 15% la eŭropan mendon de gaso.  « Mi ne komprenas, kiel ili povos devigi la membro-ŝtatojn al tio, kvankam ekzistas pri tiu temo germana scipovo, kiel montris la paseo », li ironiis.

Ankaŭ la hungara juda komunumo energie reagis kontraŭ tiu diskurso.

« Multaj malsamaj specioj loĝigas nian planedon. Starantaj sur du gamboj, laborantaj, parolantaj kaj kelkfoje pensantaj, ununura tamen vivas sur tiu Tero: la Homo Sapiens Sapiens. Tiu raso estas unika kaj nedividebla », skribis en Fejsbuko la granda rabeno Robert Frölich.

En la politika klaso, la rumana ministro pri fremdaj aferoj Bogdan Aurescu juĝis « neacepteblaj » tiajn « ideojn ».                          

03/02/2017

Hungario: en Budapeŝto, Putin kaj Orbán reasertas sian kooperadon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/02/hungario-en-budapesto-putin-kaj-orban-reasertas-sian-kooperadon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }