Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juillet 2022 7 17 /07 /juillet /2022 21:20
AFP/ED JONES

17/07/2021

La Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) montriĝis « grave maltrankvila » pro la traktado suferigita de Moskvo al la ukrainiaj civiluloj en « filtrokampoj », kiuj celas identigi personojn suspektatajn pri ligoj kun la aŭtoritatoj de Kijivo, laŭ raporto publikigita pasintan ĵaŭdon.

« Laŭ atestantoj », tiu proceduro « konsistas en brutalaj pridemandadoj kaj humiligaj korpaj traserĉadoj, skribas la tri aŭtoroj de tiu 115-paĝa dokumento, kiu mencias « alarman » disvolviĝon.

 

« Ili estas detenitaj eĉ mortigitaj »

La Ukrainioj evakuitaj el la sieĝataj urboj, kiel la strategia haveno Mariupolo, aŭ la personoj, kiuj forlasas la teritoriojn okupaciatajn de la rusiaj trupoj estas devigataj transiri en tiuj centroj.

« Iliaj personaj datumoj, iliaj fingrospuroj estas tie registritaj kaj iliaj identigiloj kopiitaj », detaligas la raporto de la OSKE.

La celo verŝajne estas determini, ĉu la personoj batalis ukrainflanke aŭ havas ligon kun la regimento Azov aŭ la ukrainaj aŭtoritatoj.

Se tio estas la kazo, « tiuj personoj estas apartigitaj de la aliaj, kaj ofte simple malaperas », substrekas la spertuloj, inter kiuj du iris al Ukrainio por kompletigi siajn esploraĵojn, redaktitajn surbaze de multaj informfontoj.

« Kelkaj estas translokitaj » en la separatismajn memproklamitajn teritoriojn Louhansko kaj Donecko « kie ili estas detenitaj eĉ mortigitaj », li aldonis. « Tiu praktiko sugestas, ke ambaŭ regionoj estas uzataj de Rusio por eskapi siajn internaciajn devigojn ».

Tiuj, kiuj estas testitaj « estas ofte senditaj al Rusio, kun aŭ sen ilia konsento ». Alveninte tien, ili ricevas promeson de laboro kaj senpaga loĝejo. Ili certe estas liberaj moviĝi sed « ofte ne havas sufiĉe da informoj, da mono, aŭ telefono » por forlasi la landon, notas la raporto.

 

Pli ol miliono da Ukrainioj estas « deportitaj », laŭ Kijivo

De pluraj semajnoj, Kijivo denuncas « deportadojn », kiuj tuŝis pli ol milionon da Ukrainianoj. Moskvo certigas siaflanke, ke ĝia nura celo estas ebligi al la civiluloj « evakui danĝerajn zonojn ».

20 tiaj strukturoj ekzistas, taksas Jevhenij Cibalium, ambasadoro de Ukrainio ĉe OSKE, citita en la dokumento.

Temas pri la dua raporto de la OSKE, de post la komenco de la konflikto kadre de la « Moskva meĥanismo », kun kiu Rusio rifuzis kooperi.

Temante pri la periodo de aprilo ĝis junio, ĝi konfirmas la malkovron de « evidentaj malobservadoj de la rajtoj », kiuj povas konsistigi militkrimojn kaj krimojn kontraŭ la homaro.                 

La organizaĵo, fondita en 1975, dum la Malvarma milito, por favorigi la dialogon inter Oriento kaj Okcidento, jam kondukis similan iniciativon en 2018 por ekzameni la krimojn en Ĉeĉenio kontraŭ la samseksemuloj aŭ en 2020, post la fraŭdaj balotoj kaj la represio en Belorusio.

13/05/2022

Milito en Ukrainio : « Mi havis la manojn konstante kunligitajn en la dorso », konfidas Ukraino deportita en Rusion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/milito-en-ukrainio-mi-havis-la-manojn-konstante-kunligitajn-en-la-dorso-konfidas-ukraino-deportita-en-rusion.html

02/09/2021

Ĉeĉenio daŭrigas sian kampanjon kontraŭ samseksemuloj kaj ambaŭseksemuloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/09/cecenio-daurigas-sian-kampanjon-kontrau-samseksemuloj-kaj-ambauseksemuloj.html

11/10/2020

Belorusio: en Minsko, la kolektiĝo de la opozicio estis disigita perforte

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/belorusio-en-minsko-la-kolektigo-de-la-opozicio-estis-disigita-perforte.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }