Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juillet 2022 6 02 /07 /juillet /2022 21:27
AP Photo/Marwan Ali

02/07/2022

De post la puĉo de la sudana armeo, en Oktobro 2021, 113 personoj estis mortigitaj en perfortaĵoj dum manifestacioj.

Vendredon 1an de julio, la Alta-komisarino pri Homaj rajtoj ĉe UN, Michelle Bachelet, postulis malfermon de « sendependa » enketo pri la murdoj de manifestaciantoj, kiuj protestis kontraŭ la milita diktaturo en Sudano,

Tagon antaŭen, dekoj da miloj da personoj kolektiĝis en la tuta lando, postulante finon de la milita diktaturo de la generalo Abdel Fattah al-Burhan. Almenaŭ naŭ el ili, inter kiuj neplenaĝulo, estis mortigitaj fare de la sekurecaj fortoj dum la plej sanga tago de post la jarkomenciĝo. Michelle Bachelet sin deklaris « alarmita » memorigante, ke la polico promesis, « ke ĝi ne uzos mortigan perforton por disigi la manifestaciantojn ».     

 

Pli ol 110 manifestaciantoj estis mortigitaj de post la milita puĉo

« Neniu respondecas pri tiuj mortintoj », bedaŭris la Alta-komisarino pri Homaj rajtoj aldonante, ke « laŭ medicinaj informfontoj, plejparte el la mortigitaj personoj ricevis kuglojn en la bruston, la kapon kaj la dorson ».

De post la milita puĉo, la bilanco de perfortoj ligitaj al la manifestacioj atingas, laŭ pordemokratiaj kuracistoj, 113 mortintojn kaj milojn da vunditoj. Michelle Bachelet ankaŭ denuncis la areston de almenaŭ 355 manifestaciantoj, inter kiuj 39 virinoj « kaj granda nombro de infanoj ».

En 2019, post la defalo de la diktatoro Omar el-Béchir, la armeo estis devigita konsenti dividon de la potenco kun civiluloj, sed en oktobro 2021, la generalo Abdel Fattah al-Burhan metis subitan finon al tiu transiro.

Reprezalie, la internacia komunumo haltigis siajn ekonomiajn helpojn, kiuj reprezentis 40% el la buĝeto de Sudano. Konsekvence, la lando plonĝis en gravan ekonomian krizon.  

02/01/2021

Sudano : la sekurecaj fortoj pafas larmigajn grenadojn kontraŭ miloj da manifestaciantoj, kiuj protestas kontraŭ la puĉo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/sudano-la-sekurecaj-fortoj-pafas-larmigajn-grenadojn-kontrau-miloj-da-manifestaciantoj-kiuj-protestas-kontrau-la-puco.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }