06/07/2022
Pasintan dimanĉon, miloj da loĝantoj de Sidnejo estis petitaj de la aŭtoritatoj evakui siajn hejmojn, pro la minaco de inundoj ĉirkaŭ la plej granda urbo de Aŭstralio, kiu suferas torentajn pluvojn.
« Situacio de urĝeco, kiu minacas vivojn »
La vojoj estas blokitaj kaj almenaŭ 18 ordonoj de evakuado ekvalidis okcidente de la urbo. Pasintan marton, tiu areo jam estis tuŝita.
« Temas pri situacio de urĝeco, kiu minacas vivojn », alarmis Stephanie Cooke, kiu laboras ĉe la Urĝaj servoj de la Ŝtato Novsudkimrio, kies Sidnejo estas la ĉefurbo.
La klimata perturbo draste frapas Aŭstralion
Aŭstralio estas aparte afliktita de la klimata ŝanĝiĝo, regule frapita de sekeco, detruaj arbarfajroj, ripetitaj inundoj pli kaj pli intensaj.
Pro la varmiĝa planedo, la atmosfero entenas pli da akvovaporo.
Laŭ la sciencistoj, tiu fenomeno kreskigas la riskojn de fortaj precipitaĵoj.
Tiuj pluvoj, asociitaj al aliaj faktoroj interalie la teritoria planado favorigas la inundojn.
Pro novaj veterŝanĝiĝoj atenditaj en la venontaj tagoj, S-ino Cooke priskribis « situacion, kiu rapide evoluas » kaj avertis, ke la homoj estu tuj « pretaj evakui » la lokojn.
La baraĵo de Warragamba komencis superakvigi dimanĉon frumatene, ŝi alarmis, sufiĉe da tempo antaŭ ol faris la aŭtoritatoj.
En Camden, sud-okidenta ĉirkaŭaĵo de Sidnejo, pli ol 100 000 personoj, magazenoj, kaj benzinstacio jam estis inunditaj.
23/03/2021
Aŭstralio: rekordaj inundoj instigas al evakuado de miloj da personoj
02/03/2022
Aŭstralio : torentaj pluvoj kaj inundoj estas de nun tutproksime de Sidnejo