/image%2F0553642%2F20220709%2Fob_308947_phpfvaphx.jpg)
09/07/2022
Bildo: sukuristo kaj prokuroro enketas pri militkrimoj antaŭ konstruaĵo detruita de misilo en Sergijvka, apud Odeso, la 1an de julio 2022.
Pasintan mardon, Alexej Gorinov, tiu juristo laŭ profesio, denuncis la « militon » kondukitan en Ukrainio fare de Kremlo, dum kvartala kunsido en Moskvo. Tamen la vorto « milito » estas malpermesita por kvalifiki la laŭdiritan « specialan militoperacon », kiuj estas la nuraj permesitaj terminoj.
La vortoj pli kaj pli pezas en Rusio. Vendredon 8an de julio, Alexej Gorinov, moskva municipa elektito, estis kondamnita je sep jaroj da enkarcerigo, ĉar li denuncis la rusian invadon de Ukrainio meze de represia ondo, kiu celas silentigi ĉian kritikon pri la ofensivo decidita de Vladimir Putin.
« Ĉiuj streboj de la civita socio servu meti finon al la milito kaj instigi la retroiron de la rusiaj fortoj el la ukrainia teritorio », li deklaris interalie pasintan marton.
La juĝisto kulpigis la 60-jaran viron, ke li « disigis informojn klare mensogajn » pri la rusia armeo, uzante siajn « oficialajn funkciojn », kaj ke li faris tion kadre de organizita grupo motivita de « politika malamo ». « La reĝustigo de la akuzito ne eblos sen enkarcerigo », opiniis la juĝistino antaŭ ol kondamni lin je sep jaroj de detenado en punkolonio.
Antaŭ ol ŝi decidis tiun punon, la publiko kiu ĉeestis la proceson aplaŭdis la akuziton. Tio kondukis al la elpelado de la spektantoj, kiuj venis subteni lin.
Malmulte da tempo antaŭ la decido, staranta en vitrokaĝo rezervita al la akuzito, la viro kun griza hararo, streĉita vizaĝo kaj vigla rigardo, metis folion antaŭ la kameraoj kun la vortoj : « Ĉu vi plu bezonas tiun militon ? ».
Tagon antaŭen, dum lia proceso, Alexej Gorinov gurdis, ke li estas « kontraŭ ĉiuj militoj » substrekante, ke lia patro « revenis nevalida de la Dua Mondmilito ».
Li ankaŭ citis la nomojn de ukrainiaj urboj kiel Buĉa, kie la rusiaj fortoj estas akuzitaj pri militkrimoj, kiujn la rusiaj aŭtoritatoj kvalifikas mensogoj aŭ enscenigoj.
Serio de leĝoj por silentigi la opoziciantojn
Juristo per studado, Alexej Gorinov estis arestita en aprilo, ĉar li denuncis la 15an de marto la « militon » kaj la « agreson » de Moskvo kontraŭ Ukrainio, dum kunsido de lia municipa kvartala asembleo. La sesio estis filmita kaj elsendita en Jutubo, kio laŭ la tribunalo konsistigas pligravigajn cirkonstancojn.
Unu el la kolegoj de Alexej Gorinov, Elena Kotenoŝkina estas akuzita pro la samaj faroj laŭ la retejo Mediazona (en la rusa), kiu ĉeestis la aŭdiencon. Sed ŝi ne estis juĝita, ĉar ŝi fuĝis Rusion, kiel multaj aktivuloj de post la komenciĝo de la milito.
Alexej Gorinov estas la unua opozicianto, des pli elektito, kondamnita al senprokrasta enkarcerigo pro liaj opinioj, koncerne la rusian intervenon en Ukrainio, sed aliaj aktivuloj nun atendas sian proceson en malliberejo.
De post la 24a de februaro, dato de la eniro de la rusiaj fortoj en Ukrainion, la aŭtoritatoj plurfoje adoptis plurajn leĝojn por subpremi per pezaj punoj tiujn, kiuj malaprobas publike tiun atakon, malpermesante samtempe la uzadon de la terminoj « milito » kaj « invado ».
Dum la verdikto, la juĝistino deklaris, ke la diroj de Alexej Gorinov ne konformiĝas kun la oficialaj informoj de la ministrejo pri Defendo.
Ĉi-semajne, la malalta ĉambro de la parlamento voĉdonis serion de neprecizaj tekstoj por subpremi per pezaj punoj de malliberejo, la alvokojn agadi kontraŭ ĝia sekureco, aŭ la « konfidencan » kooperadon kun eksterlandanoj.
/image%2F0553642%2F20230210%2Fob_37eb58_ofensive-en-ukrainio.jpg)
10/12/2022
La rusia opoziciulo Ilja Iaŝin estis severe kondamnita ĉar li denuncis la rusian ofensivon en Ukrainio
/image%2F0553642%2F20230210%2Fob_0eb2b3_putin.jpg)
21/09/2022
Milito en Ukrainio : laŭ NRO, pli ol 1000 personoj estis arestitaj en Rusio dum manifestacioj kontraŭ la parta mobilizado dekretita de Vladimir Putin
/image%2F0553642%2F20220709%2Fob_aef122_putin.jpg)
11/03/2022
Rusio : manifestaciantoj arestitaj kaj torturitaj, justico silentigita… Jen la dua milito de Vladimir Putin
/image%2F0553642%2F20230210%2Fob_95e2d8_invado-de-ukrainio.jpg)
05/03/2022
Rusio plifortigas la represion kontraŭ la opoziciantoj al la milito kaj kontraŭ la amaskomunikiloj, dum invado de Ukrainio