Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juillet 2022 3 13 /07 /juillet /2022 21:11
AFP

13/07/2022

La rusia enketkomisiono malfermis enketon kontraŭ la opozicianto pro « diskonigo de falsaj informoj » pri la rusia armeo.

La represio daŭras. La rusiaj aŭtoritatoj malfermis « kriminalan enketon » kontraŭ Ilja Jaŝin, unu el la lastaj opoziciaj figuroj, kiuj ne ekziliĝis aŭ ne estis kondamnita je longa enkarcerigo. La rusia enketkomisiono, taskita pri la ĉefaj esploradoj, malfermis tiun enketon kontraŭ la opozicianto pro « diskonigo de falsaj informoj » pri la rusia armeo, deklaris la 12an de julio en Fejsbuko, lia advokato Vadim Prokhorov. Li aldonis, ke li « ricevis alvokon de la enketisto »           

« Traserĉado komenciĝas en lia hejmo. Mi iras surloken », li aldonis. 

Ilja Jaŝin, 39-jara, estis kondamnita la 28an de junio je 15 tagoj da enkarcerigo pro « malobeo al la polico », akuzo kiun li juĝis tute artefarita, kaj do plu troviĝis mardon en malliberejo. Pli frue, li deklaris en la sociaj retoj, ke supoze li estos liberigita merkredon malmulte antaŭ la 1a horo matene. « Eble ili liberigos min, eble ne », li skribis.

 

« La veraj kialoj de mia aresto estas politikaj »

« La diskonigo de falsaj informoj » pri la rusia armeo estas nova delikto puninda ĝis 15 jaroj da malliberejo, efektivigita post la komenco de la milito en Ukrainio. De post la komenco de la ofensivo, la 24an de februaro, la rusiaj aŭtoritatoj kondukas teruran represion kontraŭ la maloftaj kritikoj de la milito, instigante multajn el ili al ekzilo, aliaj estas enkarcerigitaj aŭ persekutitaj.

Bone konata opozicianto al la prezidento Vladimir Putin, Ilja Jaŝin elektis restadi surloke. Li publike kondamnis la intervenon en Ukrainion.

« La veraj kialoj de mia aresto estas politikaj, kompreneble. Mi estas opozicianto, sendependa municipa deputito, kritikanto de la prezidento Putin kaj mi kontraŭas la militon en Ukrainio », li deklaris dum lia aresto fine de junio.        

09/07/2022

Rusio : opozicianto estis kondamnita je sep jaroj da malliberejo, ĉar li denuncis la ofensivon kontraŭ Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/07/rusio-opozicianto-estis-kondamnita-je-sep-jaroj-da-malliberejo-car-li-denuncis-la-ofensivon-kontrau-ukrainio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }