/image%2F0553642%2F20220708%2Fob_22cda3_hoov-1.png)
08/07/2022
En Usono, post dudek sinsekvaj jaroj da sekeco, la akvobaraĵo Hoover, situanta apud Lasvegaso, baldaŭ ne plu povos provizi elektron al centoj da miloj da hejmoj, ĉar la nivelo de la lago Mead, kiu nutras ĝin estas plej malalta, kaj la premo ne sufiĉas por funkciigi la turbinojn.
La lago Mead estas unu el la plej famaj lokoj de la Okcidenta Usono. Ĝi estas la plej granda rezervejo de Norda Ameriko kreita de la Homoj.
Sed de pluraj jaroj, ĝi estas ankaŭ la simbolo de perturbita mondo. La lago ĵus atingis sian plej malaltan nivelon de post la 1930aj jaroj. Pro la klimata ŝanĝiĝo, la montaro de Kolorado ricevas malpli kaj malpli da neĝo dum vintro, kaj en printempo la riverego Kolorado alkondukas malpli kaj malpli da akvo al la lago Mead, kiu nutradas preskaŭ 40 milionojn da usonanoj, la agrikulturon kaj la industriojn de pluraj Ŝtatoj.
Lago plena nur je 30%
Laŭ kelkaj loĝantoj, ankaŭ la kresko de Lasvegaso kontribuas al tiu damaĝo, uzante multe da akvo.
Ĉar la akvonivelo malaltiĝas, la energio produktita de la baraĵo de la lago Mead riskas malaperi.
« La akvo-premo ne plu sufiĉas por puŝi ĝin en la turbinoj, kiuj estas malpli kaj malpli efikaj. Se ni atingas akvo-nivelon 289 metrojn super la marnivelo, la baraĵo ne plu povos produkti elektron, kaj hodiaŭ ĝi atingas nur 317 metrojn », eksplikas Patti Aaron, kiu laboras ĉe la "Buroo de Rekuperado", usona agentejo pri akvo. Hodiaŭ, la lago Mead estas plena nur je 30%.
/image%2F0553642%2F20220708%2Fob_cbc9c5_map-hoover-dam1.png)
/image%2F0553642%2F20220708%2Fob_bf4320_varmigho.jpg)
/image%2F0553642%2F20220708%2Fob_f46fb8_eventoj.jpg)