Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juillet 2022 5 22 /07 /juillet /2022 21:30

22/07/2022

La 21an de julio, ĝisdatigo de la "ruĝa listo" de minacitaj specioj de la IUKN estis malkaŝita: ĝi montras, ke la situacio pligraviĝas, kaj ke la nombro de minacitaj specioj plu kreskas.

La IUKN kondukas regulan laboron: la ĝisdatigon de sia fama listo de minacitaj specioj.

Bedaŭrinde, kaj tio ne estas vera surprizo, la situacio damaĝiĝas kaj pli kaj pli da specioj estas minacitaj je formorto en la mondo.

 

Pli ol 41 000 specioj minacitaj je formorto

La esploroj de la IUKN ebligas havi konkretan vizion de la risko vidi la malaperon de specioj, pro interalie la homa aktiveco, la klimata plivarmiĝo aŭ la ŝtelĉasado.

De nun, laŭ la nova oficiala listo de la IUKN, 41 459 specioj estas minacitaj je formorto en la mondo. Ili reprezentas 28% el la tutaj bestaj specioj konataj.           

La aliaj tamen ne estas domaĝitaj. La "ruĝa listo" enkalkulas sume 147 517 speciojn : la IUKN klasifikas la bestojn laŭ la urĝeca nivelo. Fakte, tiu nombro estas en forta kresko : 10 654 specioj de vertebruloj kaj 2 291 specioj da insektoj estis aldonitaj al la nova eldono de la "ruĝa listo". Aliparte, pli ol 1 400 specioj estis aldonitaj al la listo de specioj minacitaj je formorto, kio estas la plej kriza nivelo.

La monarka migranta papilio kvazaŭ malaperis en daŭro de 40 jaroj

Inter la novaj specioj enlistigitaj de la IUKN, kaj klasifikitaj kiel minacitaj je formorto, figuras la monarka migranta papilio. Tiu ĉi, sub-specio de la pli kutima monarka papilo, enkalkulis pli ol 10 milionojn da individuoj en la 1980aj jaroj. Tamen, en 2021, la IUKN censis nur 2 914 individuojn, kio reprezentas malkreskon de 99,9% el ĝia tuta populacio en malpli ol 40 jaroj.       

La IUKN ankaŭ taksis pli alte la riskon de formorto de la sturgoj, pri kiuj nun 100% el la 26 specioj estas minacitaj. La belugoj aparte aprezitaj pro siaj ovoj, kiuj estas utiligitaj por fari kaviaron, preskaŭ formortis. 

Sed kelkaj bonaj novaĵoj estas substrekindaj: la populacio de sovaĝaj tigroj estas de nun taksita inter 3 726 kaj 5 578, t.e pliaj 40% ol la antaŭa taksado. Tio ne sufiĉas por eksigi ĝin el la "ruĝa listo" de la IUKN sed pruvas, ke la teknikoj pri observado pliboniĝas, kaj ke la programoj de konservado de la tigroj efikas.   

07/05/2019

Miliono da specioj minacitaj je formorto, inter kiuj multaj «en la venontaj jardekoj».

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/miliono-da-specioj-minacitaj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }