29/07/2022
Bildo: migranto tenas flagrubandon dum manifestacio kontraŭ la repuŝoj de migrantoj kaj la perfortoj ĉe la landlimoj apud la greka parlamento en Ateno la 20an de februaro 2022.
Raporto de la "Eŭropa Kontraŭfraŭda Oficejo" (EKFO), malkaŝita de pluraj mediatoj, akuzas la eks-estraron de la "Eŭropa agentejo por la mastrumado de la eksteraj limoj" (Frontekso) pri kontraŭleĝa repuŝo de migrantoj en Grekio.
La eks-estraro de la "Eŭropa agentejo por la mastrumado de la eksteraj limoj" (Frontekso) ja tute sciis pri la kontraŭleĝaj repuŝoj de migrantoj en Grekio, kaj ŝajne eĉ kunfinancis tiujn repuŝojn.
Tion malkaŝas nerefutebla raporto, kies Der Spiegel, germana semajna ĵurnalo, publikigis eltiraĵojn, ĵaŭdon 28an de julio.
Frontekso tre frue konis tiujn kontraŭleĝajn repuŝojn, kelkfoje perfortajn, de azilpetantoj al Tunizio, asertas tiu plu konfidenca raporto de la "Eŭropa Kontraŭfraŭda Oficejo", ankaŭ konsultita de la franca ĵurnalo Le Monde, kaj la retejo pri esplorado Lighthouse Reports.
« Anstataŭ malhelpi la repuŝojn (retropeloj sen antaŭa studado de la azilpeto de la rifuĝintoj), la eks-estro Fabrice Leggeri kaj ties kunlaborantoj kaŝis ilin. Ili mensogis al la Eŭropa parlamento kaj kaŝis la fakton, ke la agentejo subtenis kelkajn repuŝojn per la mono de eŭropaj impostpagantoj », resumas la germana magazino.
La konkludoj de la enketistoj kaŭzis la demision de Fabrice Laggeri fine de aprilo.
Proceduroj « neakordigeblaj kun la eŭropa juro »
Dum oficiala vizito en Ateno, la germana ministrino pri internaj aferoj Annalena Baerbock opiniis, ke la cirkonstancoj de ĉiu repuŝo estu klarigitaj.
« Kvankam mi ne povas detale kontroli, kio okazis en ĉiu individua kazo », « repuŝoj okazis, kiuj estas neakordigeblaj kun la eŭropa juro », bedaŭris la ministrino dum vizito ĉe la oficoj de Frontekso en la greka ĉefurbo.
La EKFO raportas interalie, ke almenaŭ ses grekaj ŝipoj, kunfinancataj de Frontekso, estis implikitaj en pli ol deko da repuŝoj inter aprilo kaj decembro 2020, kion ĉiam neis la direktoro.
Demandita pri la publikigaĵo, porparolanto de la "Eŭropa Komisiono" substrekis, ke « serio de aranĝoj » jam estis efektivigita por solvi la demandon pri administracio de la agentejo, estrita de post julio de la latvianino Aija Kalnaja.
/image%2F0553642%2F20220729%2Fob_351a66_lna634x736l71.jpg)
/image%2F0553642%2F20220729%2Fob_2b06e5_manjhaghoj.jpg)