/image%2F0553642%2F20220711%2Fob_bf1a0f_en-world-population-day-banners-1000x5.png)
11/07/2022
Nova raporto de UN malkaŝas, ke la 15an de novembro, la monda loĝantaro atingos 8 miliardojn da homoj. Tiu dokumento ankaŭ mencias, ke Barato superos Ĉinion kiel plej loĝata lando en la mondo.
Nova etapo por la Homoj: la monda loĝantaro atingos 8 miliardojn da homoj la 15an de novembro, laŭ prognozo de la departemento de la ekonomiaj kaj sociaj aferoj de UN, publikigita lundon 11an de julio, kiu ankaŭ antaŭvidas, ke Barato superos Ĉinion en 2023 kiel plej loĝata lando en la mondo. Tio reprezentas plian miliardon kompare kun 2010.
« Dum ni anticipas la naskiĝon de la okmiliarda loĝanto de la Tero », tio estas « memorigo de nia divida respondeco prizorgi nian planedon kaj momento por pripensi la temojn, pri kiuj niaj engaĝiĝoj unuj al la aliaj ne estas plene respektataj », notas en komunikaĵo la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, ne menciante konkretajn kazojn.
« Celebri nian diversecon »
Tio estas ankaŭ « la okazo celebri nian diversecon, agnoski nian komunan homecon kaj miri pri la progreso de la sano, kiu plilongigis nian vivdaŭron kaj reduktis konsiderinde la procenton de patrina kaj infana morteco », precizigis la ĉefo de UN.
Laŭ la UN-a departemento, aŭtoro de la prognozo, la monda loĝantaro kreskas nun je sia plej malrapida ritmo de post 1950. La monda loĝantaro povus atingi ĉirkaŭ 8,5 miliardojn en 2030 kaj 9,7 miliardojn en 2050, kun kulmino je ĉirkaŭ 10,4 miliardoj da personoj en la 2080aj jaroj, antaŭ ol resti samnivele ĝis 2100.
Dum neta malkresko de la fekundeco estas konstatita en pluraj industrilandoj, la kresko de la atendita loĝantaro en la venontaj jardekoj estos koncentrita por pli ol duono en ok landoj, laŭ la UN-a departemento. Temas pri Demokratia Respubliko Kongo, Egiptio, Barato, Niĝerio, Pakistano, Filipinoj kaj Tanzanio.