Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juillet 2022 2 26 /07 /juillet /2022 21:14

26/07/2022

La rusiaj aŭtoritatoj asertas, ke pli ol 2,8 milionoj da Ukrainianoj transpasis la landlimon inter ambaŭ landoj, veninte precipe de la separatismaj respublikoj de Donbaso. Kijivo denuncas « deportadon », eĉ « forkapton » de centoj da miloj da infanoj.

Pli ol 2,8 milionoj da Ukraninianoj, inter kiuj 448 000 infanoj transpasis la rusian landlimon de post la komenco de tio, kion la oficiala novaĵagentejo Tass nomas « la eskalado de la situacio » en Dombaso, nome la rusia invado la 24an de februaro.

La agentejo citas « informfonton ene de la polico, kiu deziras konservi anonimecon

Denove laŭ tiu informfonto, duono el tiuj personoj devenas de Populara Respubliko Donecko (PRD) kaj de Populara Respubliko Luhansko (PRL), ambaŭ separatismaj respublikoj de Donbaso, oriente de Ukrainio, agnoskitaj ĝis nun nur de Moskvo, Pjongjango kaj Damasko.    

Kiel rimarkas la retejo de  Radio Svoboda, rusia filio de Radio Free Europe / Radio Liberty, tiu nombro ne enkalkulas la nombron de tiuj, kiuj forlasis Rusion poste.

La 19an de julio, laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de Ukrainioj en Rusio prefere atingas 1,7 milionon.

 

Atribuo de la rusia nacieco

Tiuj nombroj estas tamen temo de multaj debatoj, la ukrainia parto opiniante interalie, ke la plejparte de tiuj personoj estis delokitaj kontraŭvole al la rusia teritorio.

La 13an de julio, la prezidento Volodimir Zelenskij denuncis la « deportadon » de preskaŭ 2 milionoj da Ukrainianoj en Rusion.

Laŭ li, tiuj ukrainiaj nacianoj estis senigitaj de siaj identigiloj, timigitaj kaj malhelpataj en sia deziro reveni hejmen fare de la aŭtoritatoj.

Li ankaŭ denuncis la « forkapton » de « centoj da miloj da infanoj ».

Per prezidenta dekreto, Vladimir Putin faciligis fine de majo, la atribuon de la rusia nacieco, cento da ili estis jam hejmigitaj en akceptaj familoj en tuta Rusio, sen ke la ukrainiaj aŭtoritatoj aŭ iliaj parencoj konsentu.    

Tamen, kiel memorigas Radio Svoboda, laŭ la Ĝeneva Konvencio pri la protektado de la civiluloj dum milito, la batalantaj partoj devas sekurigi humanitarajn koridorojn por la infanoj en la konfliktaj areoj, ĝis pli sekuraj zonoj de ilia origina lando, jen al neŭtra lando. Rusio malobservas tiujn devigojn.                

13/05/2022

Milito en Ukrainio : « Mi havis la manojn konstante kunligitajn en la dorso », konfidas Ukraino deportita en Rusion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/milito-en-ukrainio-mi-havis-la-manojn-konstante-kunligitajn-en-la-dorso-konfidas-ukraino-deportita-en-rusion.html

28/05/2022

Milito en Ukrainio : sendependa raporto opinias, ke ekzistas « tre grava risko de genocido » kontraŭ Ukrainoj fare de Rusio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/milito-en-ukrainio-sendependa-raporto-opinias-ke-ekzistas-tre-grava-risko-de-genocido-kontrau-ukrainoj-fare-de-rusio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }