/image%2F0553642%2F20220724%2Fob_742c45_telechargement.jpg)
24/07/2022
Tiujn lastajn tagojn, la varmoondoj frapas interalie Eŭropon, sed ili tuŝas ne nur la atmosferon. Ili koncernas ankaŭ la marojn kaj la oceanojn, kaj havas gravajn konsekvencojn al la maraj ekosistemoj.
La temperaturoj de la akvo atingas nun 28 gradojn en la Lazura Marbordo, suda Francio.
Tio estas tre varma, tro varma por la periodo. Kiam la fenomeno daŭras kvin tagojn, Jean-Pierre Gattuso, esploristo ĉe la CNRS, eksplikas, ke tiam temas pri « mara varmoondo ».
« Nun la oceano plu sorbas nur 90% el la ekscesoj da energio ligita al la forcejefika kresko, eksplikas la sciencisto. Kaj do, la plej granda parto de la varmo generita de la homaj aktivecoj retroviĝas en la oceano, kio regule plialtigas la temperaturon de la maro, kaj ankaŭ kondukas al ekstremaj eventoj. Tiuj maraj varmoondoj povas ekzisti dum mallongaj periodoj. »
Morteco
Eĉ se ni sukcesas limigi la klimatan varmiĝon je 1,5 gradoj de nun ĝis la jaro 2 100, la ofteco de la maraj varmoondoj estus tamen multobligita per 20, laŭ la sciencistoj, kun gravaj konsekvencoj.
« Ĉar tiuj fenomenoj estas intensaj kaj mallongaj, la ĉefaj konsekvencoj estas la morteco. En Mediteraneo, la sciencistoj observis amasajn mortecojn de ĉirkaŭ kvindek plantoj kaj bestoj.»
« Ankaŭ la koralaj rifoj en la tropika zono estas tre, tre grave damaĝitaj », daŭrigas Jean-Pierre Gattuso.
Kaj poste, la tuta nutradĉeno kaj la mara ekosistemo estas kaskade tuŝataj kun efiko ankaŭ al la fiŝkaptado kaj aliaj homaj aktivecoj.
/image%2F0553642%2F20220724%2Fob_a6697b_europon.jpg)
07/07/2022
Sekeco frapas Sudan Eŭropon
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/07/sekeco-frapas-sudan-europon.html
/image%2F0553642%2F20220724%2Fob_6c742a_2021.jpg)
09/03/2022
Klimato : nova rekordo de emisioj de CO2 en 2021
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/klimato-nova-rekordo-de-emisioj-de-co2-en-2021.html