Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juillet 2022 7 03 /07 /juillet /2022 21:16

03/07/2022

Iom pli ol jaro post la morto en karcero de la opozicianto Nizar Banat, la NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch akuzas la palestinajn fortojn, ke ili plenumas « sistemajn » arbitrajn arestojn, kaj praktikas torturon kontraŭ la disidentoj.  

Lia morto jam estigis viglan emocion en la palestinaj teritorioj. Antaŭ iom pli ol jaro, la 24an de junio 2021, Nizar Banat, aktivulo pri Homaj rajtoj, estis arestita kaj perforte frapita fare de la palestinaj aŭtoritatoj, antaŭ ol morti pro siaj vundoj dum enkarcerigo. Por denunci la perforton de la Palestina Aŭtoritato, lia morto estigis plurajn manifestaciojn, kiuj estis perforte subpremitaj.     

Laŭ la organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj Human Rights Watch, la kazo de Nizar Banat ne estas unika : jen en Cisjordanio, kontrolata de la Palestina Aŭtoritato, jen la Gaza-sektoro, estrita de Hamaso, la opoziciantoj estas viktimoj de arbitraj arestoj kaj torturo. La 30an de junio, la NRO kaj la grupo de defendo de la rajtoj de la Palestinanoj Lawyers for Justice submetis kunraporton al la Komitato de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ torturo.

 

« Sistemaj praktikoj »

« Ni parolas pro sistemaj praktikoj. Ambaŭ aŭtoritatoj uzadas dum pluraj jaroj el kutima maniero, la samajn taktikojn por respondi al kritiko, disidenteco aŭ opozicio. Tiuj, kiuj kritikas estas regule arestitaj, enkarcerigitaj », deklaras Omar Shakir, direktoro Israelo-Palestino ĉe Human Rights Watch.

Tiuj arestoj ne daŭras longan tempon, mencias la organizaĵo. Temas prefere pri mallongaj malliberigoj, dum kiuj multaj personoj estas mistraktitaj kaj torturitaj. « Kiam ekzistas gravaj ekscesoj plenumintaj el regula maniero, aparte kiam ili similas ekscesojn kiel torturon, ili estas konsiderataj kiel krimo kontraŭ la homaro. Do sendube, praktikoj de la Palestinaj Aŭtoritatoj kaj Hamaso povas esti konsiderataj kiel krimoj kontraŭ la homaro », konfirmas Omar Shakir.

Human Rights Watch kuraĝigas la prokuroron de la Internacia Punkortumo « konsideri tiujn praktikojn kiel parton de lia formala enketo pri la gravaj krimoj plenumintaj en Palestino, kaj juĝi tiujn, kiuj plenumas tiujn arbitrajn arestojn kaj torturon ».                   

 

Alvoko al la okcidentaj monpruntistoj

Laŭ la NRO, « la Palestina Aŭtoritato havas malmute de memstareco kaj suvereneco sur la teritorio, sed ĝi plu tenas polican paralelan Ŝtaton, kiu ekzercas metodan kaj sisteman subpremon. »    

La NRO alvokas la internaciajn monpruntistojn de tiuj sekurecaj fortoj, aparte la okcidentajn landojn, kiuj subtenas la fortojn de la Palestina Aŭtoritato en Cisjordanio. « Eŭropaj landoj kaj Usono asertas, ke ili subtenas la jurstaton en Palestino kaj tamen, financas la policajn fortojn, aŭ en kelkaj kazoj aliajn sekurecajn fortojn, kiuj aktive malobservas tiujn principojn », plu opinias Omar Shakir            

« Eŭropo kaj Usono ĉesigu financi la palestinajn sekurecajn fortojn, kiuj plenumas tiajn ekscesojn », li konkludis.  

28/06/2021

Post la morto de Nizar Banat, la Palestinanoj akuzas sian registaron

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/post-la-morto-de-nizar-banat-la-palestinanoj-akuzas-sian-registaron.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }