Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 juillet 2022 2 12 /07 /juillet /2022 21:27
AFP - ISAAC LAWRENCE

12/07/2022

Ĉi-lundon 11an de julio komenciĝis la proceso de Alexandra Wong, pli konata sub la nomo « Avinjo Wong ».

Tiu honkonga aktivulino 65-jara vigle kontraŭas la reĝimon de Pekino.

Tre aktiva dum la manifestacioj kontraŭ la ĉinaj enmiksiĝoj en Honkongon, « avinjo Wong » fariĝis fama figuro de la por-demokratia lukto en Honkongo kaj la plej timinda persono de Pekino.

Dum ŝi jam trapasis dek kvar monatojn en malliberejo inter 2019 kaj 2020, ŝi povus denove esti malliberigita.

Nek ŝiaj grizaj haroj, nek ŝia 1,5 metron alta, nek la minacoj de Pekino ne malhelpas ŝin manifestacii: sur la strato, ne vidi ŝin malfacilas.

Provoke, « Avinjo Wong » fiere portas la britan flagon ĉirkaŭ siaj ŝultroj. Laŭ la aktivulino, Unuiĝinta Reĝlando provizis al la loĝantoj de Honkongo « fidelecon al la fundamentaj liberecoj ». 

Naskiĝinta en 1956 en la brita eks-kolonio en tre malriĉa familio, ŝia politika engaĝiĝo estas antaŭnelonga. En 2014, Alexandra Wong partoprenis la « pluvombrelan movadon »: 79 tagoj da studenta ribelo kontraŭ la balotreformo proponita de Pekino.

De tiam, nenio haltigas ŝin. Pro tio, en 2019, dum la manifestacioj kontraŭ la leĝprojekto pri ekstradicio al Ĉino, la aktivulino mistere malaperis post disputo kun la polico.   

Ŝi reaperis post 14 monatoj da enkarcerigo, en oktobro 2020, sen motivo de aresto. Malgraŭ la pridemandoj kaj ŝiaj multaj arestoj por tumultoj kontraŭ la publika ordo, ŝi plu luktas.

La 31an de 2021, « Avinjo Wong » protestis kontraŭ la malpermeso celebri la 32an datrevenon de la masakro de Tian An men. La aŭtoritatoj tiam invokis la Kovim-19.

Ŝi estis denove arestita, ĉi-foje pro kontraŭleĝa kolektiĝo.   

https://www.rfi.fr/fr/asie-pacifique/20220711-hong-kong-d%C3%A9but-du-proc%C3%A8s-de-la-militante-pro-d%C3%A9mocratie-mamie-wong

https://www.youtube.com/watch?v=CO6kd4UUyUM

11/06/2019

Honkongo: preskaŭ miliono da manifestaciantoj kontraŭ la leĝo pri ekstradicio al Ĉinio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/06/honkongo-preskau-miliono-da-manifestaciantoj-kontrau-la-lego-pri-ekstradicio-al-cinio.html

04/06/2022

33 jarojn post la masakro de Tian An Men, la memorfesto estas silentigata

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/33-jarojn-post-la-masakro-de-tian-an-men-la-memorfesto-estas-silentigata.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }