15/07/2022
Bildo: Sudana virino dum manifestacio de la 8a de majo 2022, Internacia tago de la virinaj rajtoj, en Ĥartumo, Sudano. Sur la afiŝtabulo, estas skribite: « Nia revolucio estas kontraŭ diktaturo, masklismo, rasismo, kapitalismo kaj klasismo ».
Maryam Alsyed Tiyrab, 20-jara, estis mortokondamnita per ŝtonumado pro adulto fare de tribunalo de la Ŝtato Nilo Blanko, sude de la lando. La lasta tia juĝo datiĝis de 2013 kaj estis nuligita de la sudana Ĉefkortumo.
La informo estis malkaŝita al la publiko de sudana grupo pri defendo de Homaj rajtoj. « La 26an de junio, raportas Sudan Tribune, Maryam Alsyed Tiyrab, virino 20-jara, estis mortokondamnita per ŝtonumado pro adulto fare de puntribunalo en la Ŝtato Blanka Nilo », sude de la lando.
Kiel eksplikas poste la informretejo, « sub la islama leĝo, la hudud (laŭleĝaj punoj preskribitaj de la korano aŭ la Sunao), kiu inkludas apostatecon, ŝtelon, adulton kaj konsumadon de alkoholo indas punojn kiel amputadon de la manoj aŭ piedoj, skurĝadon kaj morton ».
Tamen, en 2020, « la transira registaro anoncis reformojn koncerne kelkajn el siaj plej drastaj leĝoj », mencias siaflanke The Guardian.
La abolo de la ŝtonumado ne estis inkludita en tiujn reformojn, sed tamen la lasta konata kazo de tia kondamno pro adulto en Sudano datiĝas de 2013.
La puno estis finfine nuligita de la sudana Ĉefkortumo, mencias la brita ĵurnalo, kaj tio verŝajne okazus al plejparte de la virinoj kondamnitaj al ŝtonumado.
Restas espero, ke Maryam Alsyed Tiyrab, kiu apelaciis de la decido, eskapu tiun punon. Aktivuloj jam manifestis sian maltrankvilon. Ili timas, ke la milita puĉo de oktobro 2021 « kuraĝigis la juĝiston retropaŝi koncerne la etajn progresojn de la virinaj rajtoj akiritaj dum la transira registaro », konkludas la progresema mediato.
/image%2F0553642%2F20220715%2Fob_11df9e_f6b2e71f4dac1a5b32e82c571acd09244662e2.jpg)
/image%2F0553642%2F20220715%2Fob_a2e58a_reghimo.jpg)