/image%2F0553642%2F20220716%2Fob_8db11a_cabu-exposition-rafle-vel-dhiv-memoria.jpg)
16/07/2022
La 16an kaj 17an de julio 1942, 4 500 francaj policistoj arestas en la pariza regiono pli ol 13 000 judajn virojn, virinojn kaj infanojn, kaj kondukas ilin ĉefe al la Vintra Ciklodromo. Tiu evento estas nomita « rastado de la Vintra Ciklodromo » aŭ pli ofte en la franca « rafle du Vél’ d’Hiv » (rafle du Vélodrome d’Hiver).
Tiu epizodo estas la plej vasta ondo de arestoj de Judoj efektivigita en Francio dum la Dua Mondmilito. Ili estos poste deportitaj al Aŭŝvico, kaj nur cento inter ili revenos el la mortokampoj.
La « rastado » elvokas la amasan areston de personoj fare de francaj policistoj kaj ĝendarmoj. Ekde la 16a de julio 1942 matene, 9 000 francaj funkciuloj, sub ordono de René Bousquet, ĉefo de la polico de Vichy, kondukas la operacon. Ĝi daŭras tridek ses horojn.
Pete de la nazia Germanio, la celo estas aresto de pli ol 25 000 Judoj de la pariza regiono, plejparte fremdaj.
Malsekretigoj tamen ebligis al kelkaj Judoj fuĝi aŭ kaŝiĝi.
Finfine, pli ol 8 000 personoj – 4 115 infanoj, 2 916 virinoj kaj 1 129 viroj – estas amasigitaj en dekoj da parizaj busoj kaj kondukitaj al la sporthalo de la Vintra Cirklodromo.
La aliaj estas transire kondukitaj al la Koncentrejo de Drancy.
La Vintra Ciklodromo ne plu ekzistas hodiaŭ
En la « Vél’ d’Hiv », laŭ la atestoj de pluvivantoj, la familioj restas surloke dum kvin tagoj, en forta varmo, sen provizoj kaj en teruraj higienaj kondiĉoj, antaŭ ol esti deportitaj al la mortokampoj.
80 jarojn poste, nur unu foto restas pri tiu tragika evento: busoj parkumitaj unuj post la aliaj apud la Vintra Ciklodromo. Neniu foto de la interna sporthalo estis retrovita.
Situanta fine de la strato Nélaton, en la 15a distrikto de Parizo, la sporthalo de la Vintra Ciklodromo ne plu ekzistas hodiaŭ.
Ĝi estis detruita en 1959 kaj anstataŭigita de konstruaĵo okupita de la ministrejo pri Internaj aferoj ĝis 2011. Tiu loko estas hodiaŭ la sidejo de la gazetgrupo Les Echos-Le Parisien.
/image%2F0553642%2F20220716%2Fob_aedcbb_350px-paris-map-vel-d-hiv.jpg)
/image%2F0553642%2F20220716%2Fob_8f863a_aushvico.jpg)
/image%2F0553642%2F20220716%2Fob_c5c4cb_forpasu.jpg)