Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 juillet 2022 7 31 /07 /juillet /2022 20:24
Ivan Rusev / DR

31/07/2022

Bildo: delfeno mortinta kaj grundita sur unu el la bordoj de la Nigra maro.

Tio estas konsekvenco de la milito kaj pruvo, se bezone, de la ekstrema milita ĉeesto en la Nigra maro: de post marto, la delfenoj mortas amase.

La kaŭzo estas la sonaroj, kiuj detruas ilian internan orelon.

Sur sia telefono, la ukrainia sciencisto Ivan Rusev konservas la fotojn de delfenoj grunditaj tiujn lastajn monatojn. « Mi posedas multe da ili, li rakontas montrante ilin unu post la alia. Tiu ĉi estas la lasta. » Tiu ĉi delfeno montras nek aperantajn vundojn nek tipan vundon kutime kaŭzatan de la fiŝkaptaj retoj.     

Sume, almenaŭ 5 000 grunditaj delfenoj estis lokalizitaj sur la marbordoj fare de turkaj, rumanaj, bulgaraj kaj ukrainiaj sciencistoj, kiuj parolaj pri « terura » nombro. La populacio de delfenoj en la Nigra maro estas taksita je ĉirkaŭ 250 000 bestoj. La mortoj reprezentus jam preskaŭ 2% el la tuta populacio de cetacoj en Nigra maro.

 

La delfeno estas « sentemaj je la sonaroj » uzataj de la militistoj en Nigra maro

Tiujn mortojn kaŭzas la tre forta milita ĉeesto en la Nigra maro, kiu fariĝis tro bruega por la mamuloj. « La delfenoj estas tre sentemaj je la sonaroj kaj certaj ondoj », eksplikas la sciencisto.

« Por direktiĝi, la rusiaj submarŝipoj uzadas tre potencajn sonarojn. Tio detruas la internan orelon de la delfenoj. Tiu akustika traŭmato detruas ilian orientiĝan kapablecon, kaj ili plu havas neniun bonŝancon kapti fiŝojn. »   

Nu, kiel eksplicis Ivan Rusev, « ĉiutage, la delfenoj bezonas de 25 ĝis 30 kilogramoj da fiŝoj. Sen tiuj fiŝoj, ili maldikiĝas, ilia imuneca sistemo kolapsas, kaj la delfenoj mortas pro infektado.» « Estas tre malĝoje, ke ni ne povas hodiaŭ, helpi la naturon », li bedaŭras.

 

« Ni ne povas taksi ĉiujn ĉi damaĝojn »

« Ni ne povas taksi ĉiujn ĉi damaĝojn », maltrankviliĝas Iryna Vykhrystiuk, direktorino de la natura rezervejo Limans de Tuzly, kiu kovras 28 000 hektarojn. « Nur poste, ni taksos ilin kaj mi opinias, ke ni estos hororigitaj. La naturo havas grandegajn kapablecojn de regeneracio, sed estos bezonate krei la kondiĉon por tio. »

La sciencistoj ja scias, ke iliaj mesaĝoj estas malfacile aŭdeblaj meze de milito, dum homoj mortas kaj estas vunditaj ĉiutage. Sed ili volas daŭrigi sian projekton, kiu ŝajnas hodiaŭ aŭdaca: krei, post la milito, gigantan protektatan marareon ĉirkaŭ la serpento-insulo 50 kilometrojn for.

Tiu zono estas altvalora por la birdoj laŭ ilia migradvojo, sed ĉefe estas hodiaŭ strategia milita areo, unue konkerita de la Rusioj, kaj poste rekonkerita de la Ukrainianoj.      

22/07/2022

Monarkaj papilioj, Belugoj : La Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN) plilongigas sian liston de minacitaj specioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/07/monarkaj-papilioj-belugoj-la-internacia-unio-por-la-konservo-de-naturo-iukn-plilongigas-sian-liston-de-minacitaj-specioj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }