Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 juillet 2022 4 21 /07 /juillet /2022 13:11
ap

20/07/2022

Bildo: soldatoj aŭskultas Ramzan Kadirov, ĉefo de la rusia provinco Ĉeĉenio, kiu alparolas ĉirkaŭ 10 000 militistojn en Grozno, mardon 29an de marto 2022.

Dum fine de la semajno, la rusia invado en Ukrainio komencos sian sesan monaton, la rusia armeo frontas kreskantan bezonon de trupoj.

En Ĉeĉenio, por kontentigi la celojn de la Kremlo, la aŭtoritatoj utiligas kontestindajn metodojn, laŭ defendantoj de Homaj rajtoj.

Kvankam malfondita de la rusiaj aŭtoritatoj kvar monatojn antaŭen, "Mémorial" konservis multajn kontaktojn en Ĉeĉenio. De pluraj semajnoj, la NRO ricevas informojn, laŭ kiuj la sekurecaj servoj forkaptas virojn kaj trudas ilin varbiĝi kiel volontuloj por batali en Ukrainio.

Aleksandr Ĉerkasov estas la prezidento de la administracia konsilio de la Centro de la homaj rajtoj Memorial : « La ĉeĉena policistoj arestas la homojn, kiuj antaŭe figuris en kelkaj dosieroj kaj ili proponas al ili : " Vi povas skribi, ke vi volas volontuliĝi, aŭ vi povas pagi, aŭ vi povas esti enkarcerigita" »

Laŭ la informoj kolektitaj de Memorial, la elaĉetmonoj  atingas la sumon de 250 000 ĝis 500 000 rubloj (4 400 ĝis 8 800 eŭroj).

La 85 regionoj aŭ teritorioj de la Rusia Federacio, inter kiuj Ĉeĉenio, ricevis kiel mision formi batalionojn de ĉirkaŭ 400 viroj aĝaj de 18 ĝis 60 jaroj. Tiun mision, la ĉeĉena estro Ramzan Kadirov plenumas fiere. 

« En ĉiu regiono, bataliono de volontuloj estas organizata. Ramzan Kadirov ofte montris, ke li estas la unua partoprenanto en tiu milito, en ĉiaj siaj aspektoj », asertas Aleksandr Ĉerkasov.

En sia rekrutiga kampanjo, Ramzan Kadirov povas kalkuli ankaŭ pri la ĉeĉenaj religiaj altranguloj, kiuj kvalifikas « ĝihado » la rusian militan operacon en Ukrainio.         

28/12/2021

Rusio : la Supera kortumo malfondas la NeRegistaran Organizaĵon "Memorial", piliero de la defendo de liberecoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/rusio-la-supera-kortumo-malfondas-la-neregistaran-organizajon-memorial-piliero-de-la-defendo-pri-liberecoj.html

10/01/2022

Ĉeĉenio : pluraj centoj da ĉeĉenoj manifestaciis antaŭ la Konsilio de Eŭropo kontraŭ arbitraj arestoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/cecenio-pluraj-centoj-da-cecenoj-manifestaciis-antau-la-konsilio-de-europo-kontrau-arbitraj-arestoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }