/image%2F0553642%2F20220725%2Fob_efed7b_phpipator.jpg)
25/07/2022
Bildo: la birma aktivulo por-demokratia Kyaw Min Yu (maldekstre) kaj la eks-deputito Phyo Zeya Thaw sur du fotoj publikigitaj de la birma armeo en Januaro 2022, fotitaj en nedifinitaj datoj.
La mortopuno ne plu estis aplikata de pli ol tridek jaroj en la lando.
La milita ĥunto, kiu regas en Birmo eĉ pliintensigis la represion. La Ŝtatmediatoj anoncis merkredon 25an de julio, la ekzekuton de kvar malliberuloj, inter kiuj du figuroj de la opozicio, sen precizigi la datojn.
Ili estis kondamnitaj pro « brutalaj kaj nehumanaj teroraĵoj », laŭ la Ŝtatĵurnalo Global New Light of Myanmar. La mortopuno ne estis aplikata en la lando de post 1988.
Unu el la personoj, kies ekzekuto estis anoncita estas Phyo Zeya Thaw. Tiu pioniro de la hiphopa muziko en Birmo, konata pro liaj paroloj, kiuj kritikas la armeon, estis elektita kiel deputito en 2015, por la partio de la eks-prezidentino Aung San Suu Kyi, dum la transiro inter la eks-milita potenco kaj civila registaro. La ĥunto akuzis lin, ke li organizis plurajn atakojn, inter kiuj unu kontraŭ trajno en Ranguno, en aŭgusto 2021, dum kiu kvin policistoj mortis.
La reĝimo ankaŭ anoncis, ke ĝi ekzekutis Kyaw Min Yu, kromnomita « Jimmy », verkisto kaj de antaŭlonge opozicianto al la armeo, fama pro lia rolo en la studenta ribelo de 1988 kontraŭ la tiama ĥunto. Ambaŭ aliaj malliberuloj estas du viroj akuzitaj, ke ili mortigis virinon, kiun ili suspektis esti informistino de la ĥunto.
Dekoj da mortokondamnitoj de post la puĉo
« Tiuj perversaj faroj devas marki ŝanĝon ĉe la internacia komunumo », reagis la speciala raportisto de UN koncerne la homajn rajtojn en Birmo, Tom Andrews, en Tvitero. Usono, Japanio, kaj la NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch kondamnis tiujn ekzekutojn.
De post la milita puĉo de la 1a de februaro 2021, dekoj da opozicioj al la ĥunto estis mortokondamnitaj, sed neniu ekzekuto okazis ĝis nun.
La eks-prezidentino kaj Nobelpremiito pri paco Aung San Suu Kyi, 77-jara, frontas plurajn akuzojn, kaj riskas ĝis sumo de 150 jaroj da malliberejo.