/image%2F0553642%2F20220727%2Fob_dc6fdc_afganio2.jpg)
27/07/2022
De post sia ekrego en aŭgusto 2021, la talibanoj « malobservis la rajtojn de la virinoj kaj knabinoj al edukado, laboro kaj movlibereco », opinias la NRO, kiu postulas profundajn politikajn ŝanĝojn.
La « sufoka » represio fare de la talibanoj en Afganio senigas « milionojn da virinoj kaj junulinoj je ilia rajto trasperti liberan kaj feliĉigan vivon en sekureco », denuncas merkredon 27an de julio en raporto Internacia Amnestio, preskaŭ jaron post la ekrego de la talibanoj.
De post kiam ili ekkontrolis la landon la 15an de aŭgusto 2021, la talibanoj « malobservis la rajtojn de la virinoj kaj knabinoj al edukado, laboro kaj movlibereco », asertas la NRO.
La sistemo de protektado kaj subteno al la personoj, kiuj fuĝas domperforton estis detruita. Virinoj kaj knabinoj estis arestitaj pro negravaj malobeoj al diskriminaciaj reguloj. Edziĝoj de infanoj, fruaj kaj devigaj edziĝoj ege kreskis en Afganio en daŭro de preskaŭ jaro.
Amnestio substrekas, ke ĉiuj detaloj de la ĉiutaga vivo de la virinoj kaj knabinoj estas kontrolataj kaj submetitaj al gravaj limigoj: ĉu ili povas frekventi lernejon, ĉu kaj kiamaniere ili laboras, ĉu kaj kiamaniere ili eksteriĝas.
En preskaŭ jaro, la talibanoj enkondukis politikojn de sistemaj diskriminacioj, kiuj atencas iliajn rajtojn, asertas Internacia Amnestio.
La virinoj kaj knabinoj, kiuj manifestaciis kontraŭ tiu represio estis objekto de arestoj kaj arbitraj malliberigoj, trudaj malaperoj, kaj agoj de fizikaj kaj psikologiaj torturoj.
Amnestio postulas profundajn politikajn ŝanĝojn
Koncerne edukadon, la talibanoj plu malhelpas plimulte de la knabinoj, ke ili frekventu la kursojn de duagradaj lernejoj.
Ĉe la universitatoj, la turmentado suferigita al la studentinoj fare de la talibanoj kreis malsekuran medion, kie la studentinoj estas sisteme malavantaĝitaj.
En sia raporto, internacia Amnestio postulas de la talibanoj, ke ili adoptu profundajn politikajn ŝanĝojn, kaj aranĝojn celantajn respektigi la rajtojn de la virinoj kaj knabinoj.
La NRO alvokas ankaŭ la internacian komunumon, ke ĝi trudu aranĝojn fronte al la sinteno de la talibanoj. Ĝi pledas al firma strategio por instigi tiujn ŝanĝojn. Ĝi postulas interalie specifajn punojn aŭ malpermeson vojaĝi, pere de rezolucio de la Konsilio de sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Pritemas devigi la talibanojn, ke ili prenu siajn respondecojn koncerne la traktadon rezervitan al la virinoj kaj knabinoj, sen malutilo al la afgana loĝantaro.
Por tiu raporto, esploristoj de Internacia Amnestio enketis en Afganio de septembro 2021 ĝis julio 2022, baziĝante interalie sur interparoladoj kun 90 afganaj virinoj kaj 11 knabinoj, aĝaj de 14 ĝis 74 jaroj, kaj loĝantaj en 20 el la 34 afganaj provincoj.