10/07/2022
Pli ol du trionoj el la malriĉaj loĝantoj rekte dependas de minacitaj sovaĝaj bestoj, indikas raporto de la « Giec de la biodiverseco ». 50 000 specioj estas ekspluatataj en la mondo.
Ligno por varmiĝi, fiŝkaptado aŭ plukado de kuracaj plantoj … En la mondo, miliardoj da personoj ekspluatas ĉirkaŭ 50 000 sovaĝajn speciojn, malkaŝas la IPBES, la « Giec de la biodiverseco » en raporto publikigita vendredon 8an de julio.
Dum miliono da specoj kaj bestoj estas minacitaj je formorto en la venontaj jarcentoj, tiu interregistara organo kreita en 2012 proponas hipotezojn cele al « starigo de pli daŭra uzado de la sovaĝaj specioj de plantoj, bestoj, fungoj kaj algoj en la tuta mondo ». 85 specialistoj pri sociaj kaj naturaj sciencoj, 200 kunlaborantoj kaj posedantoj de indiĝenaj kaj surlokaj scioj ekzamenis la temon dum kvar jaroj.
En la mondo, « 1 persono el 5 dependas de la sovaĝaj specioj por siaj havaĵoj kaj nutrado » kaj « 70% el la malriĉaj loĝantoj de la planedo rekte dependas de la sovaĝaj specioj jam minacitaj », raportas la kundirektorino de la studaĵoj Marla R. Emery.
Ankaŭ la riĉaj landoj ekspluatas sovaĝajn speciojn. « De la fiŝoj ĝis la medikamentoj kaj kosmetikaĵoj, dekorado kaj distrado, la uzado de sovaĝaj specioj estas multe pli uzata, ol opinias plejparte de la homoj ».
La rezulto estas, ke 34% el la mondaj stokoj de sovaĝaj marfiŝoj estas troekspluatataj, 449 specioj de ŝarkoj kaj rajoj estas minacitaj same kiel 12% el la sovaĝaj arboj.
« Kunlaborado inter sciencistoj kaj indiĝenaj popoloj »
« La klimataj ŝanĝiĝoj, la kreskanta mendo kaj la teknologiaj progresoj, kiuj igas pli efikaj multajn ekstraktivajn praktikojn, riskas draste malhelpi estonte la daŭran uzadon de la sovaĝaj specioj », skribas la aŭtoroj de la raporto.
Kion fari por « garantii daŭran uzadon » ? Prigardado de la sovaĝaj specioj kaj de la praktikoj, inkluzivaj kaj partoprenaj politikoj, efektivigo de politikaj iloj kaj instrumentoj garantiantaj justan kaj adekvatan dividon de la kostoj kaj profitoj… La usona geografino Marla R. Emery emfazas ankaŭ la necesecon de « kunlaborado inter sciencistoj kaj indiĝenaj popoloj cele al reciproka lernado ».
Efektive, « la daŭra uzado de la sovaĝaj specioj estas la ĉefa elemento de identeco kaj ekzistado de multaj indiĝenaj popoloj kaj surlokaj komunumoj ».
Temas ankaŭ pri « subteno de la neindustria fiŝkaptado », « nuligo de la nocaj financaj subvencioj », starigo de efika reglamento tutlonge de la proviza ĉeno kadre de la monda komerco de tiuj specioj, aŭ ankaŭ koncerne la forstan ekspluatadon, starigo de « oficiala validigo » de la arbaroj.
Kvankam por tiuj specialistoj « ambiciaj celoj » estas « nemalhaveblaj », tiuj ĉi ne estas « sufiĉaj » : ili pli kaj pli rekomendas « ŝanĝon, kiu transformus la rilatojn inter Homaro kaj naturo »
/image%2F0553642%2F20220710%2Fob_3430ef_d23c19b1e9-97960-wwfhag.jpg)
Tiu mapo mencias la averaĝan ekologian premsignon laŭ loĝanto
https://reporterre.net/70-des-pauvres-souffrent-de-la-disparition-des-especes-sauvages
/image%2F0553642%2F20220710%2Fob_115d70_jardekoj.jpg)
07/05/2019
Miliono da specioj minacitaj je formorto, inter kiuj multaj «en la venontaj jardekoj».
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/miliono-da-specioj-minacitaj.html