/image%2F0553642%2F20220606%2Fob_19ceab_884b1d2-589853978-capture-d-e-cran-202.jpg)
06/06/2022
Ukraina ĵurnalisto muntis videojn rekuperitajn en la telefono de leŭtenanto de la rusia armeo militmalliberulo.
La filmo, kiu daŭras ĉirkaŭ dudek minutojn, montras la vivon de junulo 23-jara, kiu baskulas de vesperfestoj kun amikoj al scenoj de detruado.
Ĝi enkalkulas pli ol tri milionojn da vidoj en Jutubo.
Yuri naskiĝis la 27an de julio 1998 en Murmansko, ekstrema nord-okcidento de Rusio.
Antaŭ ol esti leŭtenanto en la rusia armeo, li filmis sian vivon per sia telefono, kiel normala junulo 23-jara.
Tiun aparaton ekposedis la ukraina armeo, kiam li estis kaptita, komence de pasinta aprilo.
La videoj de liaj amikoj, de liaj vesperfestoj, ferioj kaj intervenoj en Ĉeĉenio, poste en la donecka provinco, en Ukrainio, estis rekuperitaj de Mikhaïl Tkach, ĉefo de la enketservoj de la ukraina ĵurnalo Oukraïnska Pravda, kiu utiligis ilin por munti dokumentaĵon nomitan « La okupacianto » kaj spektitan de pli ol 3 milionoj da fojoj en Jutubo.
Kiel rakontas Holod, sendependa rusia informretejo, la ĵurnalisto konsideris, ke « la socia valoro de tiuj videoj superas la etikajn argumentojn kontraŭ ilia publikigo ».
Li enprofundiĝis en la intimecon de tiu militmalliberulo por montri 24-minutan videon ekskluzive realigitan per tiuj ŝtelitaj bildoj.
Montri « la veron de la milito »
« Ni volas vivi sen milito, ni estas la kadetoj de la Kremlo, la honoro kaj fiereco de la tuta lando », kantas la junaj samklasaj kamaradoj en la malferma sceno.
Sur la frontoj, la kaskoj markitaj de la litero Z, anstataŭigas la ĉapojn de diplomitoj, kaj la bandaĝoj ruĝaj je sango anstataŭas la glasojn de alkoholo en la manoj. La vizaĝo de Yuri laciĝas, li iom-post-iom forgesas la datojn kaj la lokojn.
La filmo finiĝas per sceno de senespera retreto markita de sakraĵoj. La ukraina aviadilaro bombadas kolonon da tankoj de la kadeto, kiu trovas rifuĝejon en detruita vilaĝo. Kaŝita en kabano, Yuri Shalaev filmas la alvenon de la ukrainaj infanterianoj, kelkajn horojn antaŭ sia arestado.
Tiu escepta dokumento metas la spektanton kiel eble plej proksime de la milito kaj de la ĉiutagaĵoj de la rusiaj soldatoj, en tiu epoko de smartfonoj kaj sociaj retoj.
Terura kaj fascina, la filmita renkonto de la militmalliberulo kun la ukraina jutubisto Volodymyr Zolkin kompletigas tiun « tridimensian portreton » de Rusiano priskribita de Holod kiel « la produkto de dudek jaroj da politika dominado fare de Putino ».
https://www.youtube.com/watch?v=BCuGmQqhpkw
La poŝtelefono de Yuri, kies privatajn mesaĝojn estis konsultitaj de la muntisto, estas efektive « spegulo de la rusia propagando », konstatas Mikhaïl Tkach, intervjuita de Meduza, rusparolanta informretejo bazita en Latvio.
Publikigante bildojn, kiuj montras la mekanismon de la milita eskalado, li asertas, ke li volis montri « la veron de la milito ».
« Mi muntas videon », eksplikas la leŭtenanto al unu el siaj kamaradoj, en la filmo. « Sed, diablo, por kion fari ? » demandas la alia.
La aŭtenteco de lia atesto kaj la emociego, kiun ĝi estigas respondas en si mem.