Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juin 2022 6 11 /06 /juin /2022 21:36
WIKTOR SZYMANOWICZ / ANADOLU AGENCY / AFP

11/06/2022

La unuaj flugoj de tiu projekto, tre kritikata de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la asocioj pri defendo de la homaj rajtoj, okazos post kelkaj tagoj.

Vendredon 10an de junio, kelkajn tagojn antaŭ la unuaj planitaj ekflugoj, la brita justico aprobis la kontestitan projekton de la registaro, resendi azilpetantojn al Ruando.

Ĝi forpuŝis la apelacion de asocioj pri defendo de la homaj rajtoj.

La juĝo de la Alta kortumo de Londono Jonathan Swift, kiu urĝe ekzamenis la aferon deklaris : « gravas en la publika intereso, ke la ministro pri Internaj aferoj povu efektivigi aranĝojn pri kontrolo de la migrado. »    

La plendantoj, inter kiuj la asocioj Care4Calais kaj Detention Action, apelaciis, kaj estos aŭskultitaj venontan lundon, tagon antaŭ unua flugo, kiu transportos ĉirkaŭ tridek azilpetantojn al la lando de Orienta Afriko, spite al UN kaj pluraj asocioj pri helpo al la rifuĝintoj, kiuj denuncas « kontraŭleĝan » politikon.

Lundon, la Alta kortumo ankaŭ aŭskultos alian apelacian aferon, plenumintan de la asocio pri helpo al la rifuĝintoj Asylum Aid.

James Nichol, advokato kaj administracianto de la asocio Care4Calais, denuncis politikon « brutalan », celantan « homojn, kiuj devenas de landoj ŝiritaj de la milito », kaj kiuj « estas jam traŭmatizitaj ».

 

Juĝa batalo « tute ne finita »

Sonya Sceats, ĝenerala direktorino de la asocio Freedom From Torture, ankaŭ esprimis sian « elreviĝon », sed substrekis, ke la batalo estas « tute ne finita ».

Eĉ se ŝi atendas aliajn juĝajn apelaciojn, la ministrino pri Internaj aferoj Priti Patel esprimis sian decidemon tute efektivigi tiun strategion, kiu laŭ ŝi « finfine savos vivojn ». La Ĉefministro Boris Johnson siaflanke certigis, ke tio kontribuos al « detruado de komerca modelo de tiuj senkompataj krimuloj ».

Resendante azilpetantojn pli ol 6 000 kilometrojn for de Londono, kio memorigas la politikon kondukitan de Aŭstralio, la registaro esperas malpersvadi la kaŝajn alvenojn en la landon, pli kaj pli multnombrajn.

De post la jarkomenciĝo, pli ol 10 000 migrantoj trapasis la Manikon, por atingi la britajn marbordojn per malgrandaj boatoj. Tio reprezentas altan kreskon kompare kun la precedencaj jaroj, kiuj jam estis rekordaj.

26/11/2021

En Kalezo kaj Londono : « Stop la mortintojn » skandas la manifestaciantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/en-kalezo-kaj-londono-stop-la-mortintojn-skandas-la-manifestaciantoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }