18/06/2022
Pasintan vendredon, la brita registaro konfirmis la ekstradicion de la fondinto de WikiLeaks Julian Assange al Usono, kie li estas persekutata pro amasa diskonigo de konfidencaj dokumentoj.
« Nome de la leĝo de 2003 pri ekstradicio, la Ŝtatministro subskribu decidon de ekstradicio, se neniu motivo pri malpermeso de la decido ekzistas », deklaris la porparolanto de la ministrejo pri Internaj aferoj konfirmante, ke la ministrino subskribis la dekreton de ekstradicio koncerne la 50-jaran Aŭstralianon.
Apelacio
WikiLeaks denuncis « malhelan tagon por la gazetlibereco » kaj anoncis, ke Julian Assange apelacios ĉe la Alta Kortumo. Li havas ĝis 14 tagoj por tion fari.
Organizaĵoj de defendo de la gazetlibereco, inter kiuj "Raportistoj sen Landlimoj" kaj "Internacia Amnestio" kontraŭas tiun ekstradicion timante, malgraŭ la garantioj de la usonaj aŭtoritatoj, ke Julian Assange estu submetita al izoliteco en malliberejo, kio pligravigus riskon de memmortigo.
La usona justico volas juĝi lin pro la diskonigo, ekde la jaro 2010, de pli 7 000 sekretaj dokumentoj pri la usonaj aktivecoj, militaj kaj diplomatiaj, aparte en Irako kaj Afganio. Li riskas ĝis 175 jaroj da enkarcerigo.
S° Assange estas malliberigita de tri jaroj en la malliberejo de alta sekureco de Belmarsh, apud Londono.
Eblaj scenaroj
Se la permeso apelacii estas konsentita, la aŭdienco povus ne okazi antaŭ la komenco de la jaro 2023, eksplikis Kate Goold al la novaĵagentejo PA. Ŝi estas asociata al la kabineto de advokatoj Bindmans, kaj specialigita pri la aferoj pri ekstradicio.
Eĉ se la apelacio estus rifuzita, la ekstradicio povus esti malfruigita pro sanaj kialoj, se Julian Assange estas « tro malsana, ekzemple, por vojaĝi per aviadilo ».
S° Assange « povas ankaŭ apelacii la decidon pri ekstradicio pro motivoj ligitaj al Homaj rajtoj se tio necesas, por eviti veran maljustecon », ŝi aldonis.
Li povus submeti la aferon ĉe la "Eŭropa Kortumo pri Homaj rajtoj", kaj tiu procezo povos daŭri plurajn semajnojn.
Franca https://www.youtube.com/watch?v=NzXfPo4ifFk
Germana: https://www.youtube.com/watch?v=7Oukg8WdhMk
Itala: https://www.youtube.com/watch?v=xZ3d8I0qndU
Hispana: https://www.youtube.com/watch?v=aeJxtVWDa98
Portugala: https://www.youtube.com/watch?v=Mpv_pL-E38A
Rusa: https://www.youtube.com/watch?v=znx3VZRkm_0
Greka: https://www.youtube.com/watch?v=Yyjj6Q-_MFc
Hungara: https://www.youtube.com/watch?v=60nYGtyXBGM
/image%2F0553642%2F20220618%2Fob_181558_al-usono.jpg)
04/01/2021
La brita justico rifuzas la ekstradicion de Julian Assange, la fondisto de WikiLeaks, al Usono
/image%2F0553642%2F20220618%2Fob_06f806_assange-al-usono.jpg)