Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juin 2022 7 05 /06 /juin /2022 21:12

05/06/2022

Bildo : porcio de la amazonia tropika arbaro, parte detruita sur la areo de eks-orminejo en Brazilo

La programo de Unuiĝintaj Nacioj por la medio petas renovigon de la ekosistemoj, kiujn damaĝas la homaro.

Jen la ekzemplo de la tropikaj arbaroj, esencaj al nia pluvivado.

Plivastiĝo de agrikulturo, ekspluatado de ligno, orlavado, aŭ ĉasado…. Jen la danĝeroj, kiuj iom post iom detruas la tropikajn arbarojn.

Ekde nun, eĉ la zonoj protektataj estas tuŝataj de la homaro, kiel eksplikas Pierre-Michel Forget, profesoro pri tropika ekologio ĉe la Nacia Muzeo de Natura Historio :

« Oni opinias hodiaŭ, ke pli ol 50% el tiuj protektataj arbaroj malbonfartas. Ili forte suferas pro la homaj aktivecoj, nome la fragmentigo, la ĉasado, la vojoj… Ankaŭ la minaj ekspluatadoj damaĝas tiujn arbarojn, kiuj tamen estas protektataj. »

 

Protekti ankaŭ la bestojn

Kiel do renovigi efike tiujn mediojn ? Rearbarigi certe, sed samtempe protektadi la bestojn. Insektoj, birdoj kaj mamuloj partoprenas la vivciklon de la plantoj : « Por replanti arbojn, necesas havi grenojn. Tamen, tiuj grenoj, ofte situantaj en tropika arbaro, havas vivdaŭron ekstreme limigitan, de kelkaj tagoj ĝis kelkaj semajnoj. Ni ne povas stoki ilin. En la tropikaj regionoj, la regeneracio okazas prioritate per disigo de la grenoj fare de la bestoj. »

 

La arbaroj produktas oksigenon

Protekti tiun ekosistemon urĝas, memorigas la esploristo, ĉar la arbaroj produktas oksigenon. Ĝi ankaŭ limigas la temperaturon grundonivele, kaj do la ĝeneralan plivarmiĝon de la planedo.

Hodiaŭ, nia planedo frontas trioblan urĝecon :

La klimato, kiu tro rapide plivarmiĝas: la populacioj kaj la naturo ne sukcesas adaptiĝi ;

La amasa formorto de la biodiverseco: ĉirkaŭ miliono da specioj estas nun minacitaj je malapero ;

Kaj la poluado, kiu plu venenas nian aeron, nian teron kaj nian akvon...   

31/03/2021

Pli ol 4 milionoj da hektaroj da tropika pra-arbaro estis detruitaj en 2020

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/pli-ol-4-milionoj-da-hektaroj-de-tropika-pra-arbaro-estis-detruitaj-en-2020.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }