Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juin 2022 1 20 /06 /juin /2022 21:47
UNICEF/UN0583326

20/06/2022

En tiu Tutmonda tago de la rifuĝintoj, forlasi sian regionon aŭ landon kun nur valizo estas hodiaŭ la realeco de tre granda nombro de personoj en la mondo.

La krizo de rifuĝintoj kaŭzitaj de la milito en Ukrainio atentigis pri la sorto de milionoj da personoj delokitaj de la konfliktoj. Laŭ la raporto de Unuiĝintaj Nacioj pasintan ĵaŭdon, preskaŭ 90 milionoj da personoj estis devigitaj fuĝi sian regionon aŭ landon fine de la jaro 2021.

Kompare kun 2021, UN censis ĉirkaŭ 40 milionojn da truditaj delokitoj en la mondo.

Se la mondo ne sukcesas bridi la gravan nutradkrizon kaŭzatan de Rusio, la rekordo de 100 milionoj da senradikigaj personoj plu kreskigos per « granda nombro de homoj », alarmis Filippo Grandi, la Alta Komisaro pri rifuĝintoj de UN.

« Kio estas farita por respondi al la krizo de nutrada malsekureco (...) estas je esenca graveco por eviti, ke pli granda nombro de personoj moviĝu », insistis Filippo Grandi, dum gazetkunsido.

 

Turkio estas la lando, kiu akceptas la plej grandan nombron de rifuĝintoj

Samtempe, la nombro de azilpetantoj superas 4,5 milionojn en 2021. Germanio estas la lando de Eŭropa Unio, kiuj akceptis la plej grandan nombron de novaj petoj.

Kun pli ol 3,8 milionoj da rifuĝintoj, Turkio estas nun la lando, kiu akceptas la plej la plej grandan nombron de personoj. En la mondo, nur kvar landoj akceptis preskaŭ trionon el ĉiuj rifuĝintoj.

La milito, la persekutoj aŭ la malobservadoj de Homaj rajtoj estas la ĉefaj kialoj de moviĝo de populacioj. Ĉar la nombroj de ukrainiaj rifuĝintoj ne estas enkalkulataj en tiu raporto, Sirio plu estas la unua lando provizanto de rifuĝitoj en 2021.      

Krom Sirio, preskaŭ duono el la rifuĝintoj devenas de kelkaj landoj kiel Afganio, Sud-Sudano kaj Birmo.

 

La kazo de Venezuelo

La raporto atentigas aparte pri la specifa situacio en Venezuelo, kvalifikita de UN kiel « dua plej granda krizo de rifuĝintoj ».

En la mondo en 2021, ekzistis 6,1 milionoj da venezuelaj rifuĝintoj, azilpetantoj kaj migrantoj, kaj tiu nombro plu kreskas.

Ĉiujare, la 20an de junio, la mondo celebras la Tutmondan tagon de la rifuĝintoj, kiu ĉi-jare havas kiel temo: la rajto peti azilon.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }