Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 juin 2022 7 12 /06 /juin /2022 21:28

12/06/2022

Bildo: « Ni lacas vivi kaj dependi de la nutrad-helpo » ; « 15 kilogramojn da cerealoj dum tri monatoj kaj 8 personoj » ; kaj «  Edukado estas nia rajto ».

Policisto estis mortigita vendredon 1an de junio norde de Tanzanio, dum alfrontiĝoj kun la surloka masaja komunumo, kiu kontraŭas instaladon de limpalisoj. Tiuj ĉi intencas dispartigi la areojn de homa loĝado disde sovaĝaj bestoj, anoncis sabaton surloka respondeculo.

La Masajoj de Loliondo kontraŭas la tanzaniajn aŭtoritatojn. Ili akuzas ilin, ke ili volas elpeladi ilin el parto de ilia historia teritorio, por fari de ĝi areojn rezervitajn al safaroj kaj privataj ĉasejoj, kion dementas la registaro. Ĝi certigas, ke ĝi volas protekti homajn aktivecojn laŭ 1 500 km² el la 4 000 km² de tiu regiono situanta ne malproksime de la parko Serengeti, lasante 2 500 km² al la masajaj bredistoj.

(…)

 

Streĉitecoj kreskas inter la masaja komunumo kaj la registaro

Laŭ fotoj kaj videoj en la sociaj retoj, pluraj dekoj da masajoj opoziciis al tiu operaco dum la tago. Tiuj bildoj montris ankaŭ Masajojn disiĝante, dum aŭdiĝis pafoj.

Laŭ komunumaj aktivuloj, la polico pafis verajn kuglojn.      

La advokato kaj aktivulo pri Homaj rajtoj Joseph Moses Oleshangay asertas, ke « pli ol 40 personoj estis grave vunditaj », kaj ke « viro pli ol 80-jara estis vundita kaj malaperis ».

(…)

 

La dolora memoro de la elpeladoj de Lolilondo

Vendredon, la tanzania Ĉefministro Kassim Majaliwa ripetis ĉe la Parlamento, ke « neniu elpelado estas antaŭvidita en Lolilondo ».

Sed la membroj de la masaja komunumo plu timas, ke ili estu devigitaj forlasi siajn terojn, situantajn nur 125 kilometrojn norde de la fama rezervejo de Ngorongoro, kie la registaro deziras moderigi la kreskadon de homa populacio.

La Masajoj kaj iliaj gregoj konkurencas kun la sovaĝa faŭno, kaj « Ngorongoro perdiĝos », deklaris pasintjare la prezidentino Samia Suluhu Hassan. La registaro proponis al la loĝantoj de la kratero programon de memvola relokigo.

« La registaro haltigu tuj la militan deplojadon, ĉar tio riskas pligravigi la streĉitecojn » certigas Yanick Ndoïnyo, devenante de Loliondo kaj direktoro de la NeRegistara Organizaĵo Traditional Ecosystems Survival.

Jam en 2009, miloj da familioj estis forpelitaj de Loliondo por ebligi al Emirlanda societo, "Ortelo Business Corporation" (OBC), organizi ĉasgastejon. La registaro finfine metis finon al tiu akordo en 2017 post akuzo pri koruptado.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }