Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juin 2022 7 26 /06 /juin /2022 13:43
ADEL HANA / AP

26/06/2022

Laŭ Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, la kuglo, kiu mortige trafis la usona-palestinan ĵurnaliston Shireen Abu Akleh estis pafita de la israelaj fortoj. Raportistoj Sen Landlimoj (RSL) alvokas la israelajn aŭtoritatojn, ke ili prenu sur sin siajn respondecojn kaj agnosku la rajtojn de la ĵurnalistino.

« La israelaj aŭtoritatoj ne plu povas eskapi siajn respondecoj, deklaris la ĝenerala sekretario de RSL, Christophe Deloire. Ilia devo estas konduki ĝisfine seriozan enketon por agnoski la rajtojn de Shireen Abu Akleh. Haltigu hipokritecon !  Haltigu la malestimon por la vero, kiam ĵurnalistoj estas mortigitaj ! Ili ne dece povas kontentiĝi pri sia unua rapida enketo, dum ilia respondeco estas engaĝita. »

De pli ol 20 jaroj, Shireen Abu Akleh estis fama raportistino por Al Jazeera en la palestinaj teritorioj. Ĉi-vendrede 24an de junio, la Alta komisaro de UN pri Homaj rajtoj menciis, ke ĉiuj informoj kolektitaj « konfirmas la fakton, ke la pafoj, kiuj mortigis S-inon Abu Akleh kaj vundis ŝian kolegon Ali Sammoudi devenis de la israelaj sekurecaj fortoj, kaj ne de sencelaj pafoj de armitaj palestinanoj, kiel asertis komence la israelaj aŭtoritatoj ».

Siaflanke, la israela armeo plu asertis, « ke neeblas determini, ĉu ŝi estis mortigita de palestina armita viro, sencele pafanta, aŭ fare de israela soldato senintence ».

Tamen, la 20an de junio, la New York Times malkaŝis en enketo, ke la kuglo, kiu mortigis la ĵurnalistinon estis pafita « elde proksimuma pozicio de milita israela veturilo ». Tiuj konkludoj aldoniĝas al la jam longa listo de sendependaj esploroj kaj ekspertizoj kondukitaj de la Neegistara Organizaĵo B’Tselem, de BellingcatCNN, kaj de la Washington Post, kiuj samkonklude konverĝas.

Dum RSL petis de post la morto de la ĵurnalistino internacian sendependan enketon, tiu deklaro de UN resendas la israelajn aŭtoritatojn al iliaj respondecoj. Ekde la 13a de marto, t.e nur du tagojn post la morto de la ĵurnalistino, la israela armeo fermis la dosieron, publikigante la rezultojn de « komenca enketo » : « Ne eblas determini kun certeco la paffonton, kiu mortige trafis Shireen Abu Akleh », konkludis la raporto.            

14/05/2022

Israelo : la israela polico plenumos internan enketon pri la interveno de la sekurecaj fortoj dum la entombigo de la ĵurnalistino Shireen Abu Akleh

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/israelo-la-israela-polico-plenumos-internan-enketon-pri-la-interveno-de-la-sekurecaj-fortoj-dum-la-entombigo-de-la-jurnalistino-shireen-abu-akleh.html

16/12/2021

Laŭ la organizaĵo "Raportistoj sen landlimoj", 488 ĵurnalistoj estas enkarcerigitaj en la mondo en 2021. Tio estas rekordo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/lau-la-organizajo-raportistoj-sen-landlimoj-488-jurnalistoj-estas-enkarcerigitaj-en-la-mondo-en-2021.tio-estas-rekordo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }