Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juin 2022 4 23 /06 /juin /2022 21:19
VALERY MELNIKOV / AFP via SPUTNIK

23/06/2022

Bildo : la interno de la loka muzeo pri historio de la urbo Mariupolo, kiu estis detruita dum la rusia ofensivo.

La kultura medio suferas nerektajn damaĝojn de la milito en Ukrainio.

Laŭ la spertuloj de Unesko, 152 kulturaj lokoj estis parte aŭ tute detruitaj en Ukrainio de post la komenco de la rusia invado la 24an de februaro 2022. 

Tio estas alarmkrio. La Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) anoncis ĵaŭdon 23an de junio, ke ĝiaj spertuloj kalkulis ĝis 152 kulturaj lokoj parte aŭ tute detruitaj de post la komenco de la rusia invado la 24an de februaro 2022.

Detale, laŭ la kontroloj efektivigitaj de la teamoj de Unesko, 70 religiaj konstruaĵoj, 30 historiaj konstruaĵoj, 18 kulturaj centroj, 15 monumentoj, 12 muzeoj kaj 7 bibliotekoj estis tuŝitaj.

Inter la koncernataj lokoj, Unesko citas interalie la muzeon Ivankiv de Kijivo, tute detruita, aŭ la nacian operejon de Ĥarkivo, detruita de bomboj.

La listo de la ukrainiaj kulturaj lokoj parte aŭ tute detruitaj estas ĉiusemajne ĝisdatigitaj fare de Unesko.

« La ripetitaj atencoj kontraŭ la Ukrainiaj kulturaj lokoj ĉesigu. Ĉiaj kulturaj heredaĵoj ne estu celpafitaj. Mi denove lanĉas mian alvokon al respekto de la internacia humanitara juro, interalie de la Konvencio de Hago por la protektado de la kulturaj havaĵoj okaze de armita konflikto », alarmas Audrey Azoulay, ĝenerala direktorino de Unesko, en komunikaĵo.

 

Damaĝoj koncentritaj oriente de la lando

Kompreneble, la ĉefaj damaĝoj koncentriĝas en la regionoj, kiuj frontis rektan invadon de la rusiaj trupoj. Laŭ Unesko, la tri kvaronoj el la damaĝitaj lokoj situas en la regiono de Doneck, kie la bataloj plu estas aparte intensaj – kun 45 kulturaj lokoj damaĝitaj – la regiono de Ĥarkivo – 40 lokoj damaĝitaj – kaj la regiono de Kijivo – 26 lokoj damaĝitaj. 

Por bremsi tiun ondon de detruado, Unesko kaj la ukrainiaj aŭtoritatoj markas la kulturajn lokojn per distinga emblemo de la blua ŝildo. Tiu simbolo mencias, ke la havaĵo estas protektata nome de la Konvencio de Hago de 1954.

« De tiam, ĉiu atenco estas konsiderata kiel malobservado de la internacia juro kaj povas esti objekto de persekutoj kontraŭ iliaj aŭtoroj », notas Unesko.

Sola bona novaĵo ĝis nun, neniu el la sep lokoj enlistigitaj en la monda heredaĵo de Unesko estis tuŝita de la rusiaj frapoj.

 

Subtenfonduso al Ukrainio

Kvankam neniu proksima fino de la milito en Ukraino ŝajne estas antaŭvidebla, Unesko jam lanĉis fonduson de subteno al la ukrainia kultura medio. La ŝtatoj, membroj de Unesko estas instigataj al kontribuo.

La celo estas kolekti sufiĉan financadon por la rekonstruado de la detruitaj lokoj.   

Sed dum la rusiaj trupoj plu avancas en Donbason, bombadante perfortege multajn urbojn, neniu rekonstruado povis kompreneble ĝis nun komenciĝi.     

13/04/2022

Ukrainio : Unuiĝintaj Nacioj postulas enketojn pri la akuzoj de seksperfortoj fare de rusiaj soldatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/ukrainio-unuigintaj-nacioj-postulas-enketojn-pri-la-akuzoj-de-seksperfortoj-fare-de-rusiaj-soldatoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }