Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juin 2022 3 08 /06 /juin /2022 19:32

08/06/2022

La 2an de junio, la Meksika federala komisiono de elektro nuligis la kontrakton pri liverado de elektro de la meksika filio de la franca giganta entrepreno EDF.

Tio temas fakte pri nuligo de la konstruado de la ventoparko de Gunaa Sicaru. Tio estas venko por la zapoteka komunumo de Union Hidalgo post kvin jaroj de leĝa batalo.

Danke al ĝiaj proceduroj ĉe la tribunaloj de Francio kaj Meksiko, Union Hidalgo fariĝas la unua indiĝena komunumo, kiu sukcesas venki kontraŭ multnacia entrepreno: tio estas historia venko laŭ Juan Antonio Lopez, aktivulo ĉe la NeRegistara Organizaĵo ProDESC, kiu apogis la opoziciantojn en la leĝa kampo kontraŭ tiu projekto de ventoparko Gunaa Sicaru. Tiu ĉi estintus la plej vasta ventoparko kun 4 400 hektaroj kaj 115 ventoturbinoj.

« Union Hidalgo kreis precedencon, kaj malfermas la vojon al aliaj komunumoj, kiuj povos daŭre defendi sian teritorion », li eksplikas.

 

27 ventoparkoj en la regiono kaj la nombro de birdoj malkreskas

La istmo de Tehuantepec estas tre venta areo en Meksiko, kaj delonge logas la fremdajn energiajn kompaniojn.

La malgranda regiono enkalkulas jam 27 ventoparkojn, bedaŭras Pedro Matos, loĝanto de Union Hidalgo : « Ni vivas tie tagon post tago kaj suferas la konsekvencojn. Kiam mi preterpasas laŭlonge de la parko mi konstatas, ke la nombro de birdoj malkreskas. Necesas fari pliajn esplorojn, regionan studaĵon pri la efiko al medio. »   

La opoziciantoj al la projekto de EDF denuncis la foreston de interkonsento kun la surloka loĝantaro. La projekto intensigis la teritoriajn konfliktojn, kio damaĝas la pacon en la regiono, mencias la aktivulo Guadalupe Ramirez : « Plej gravas estas la komunuma divido, kiun ni spertas nuntempe. Ni postulas de la aŭtoritatoj, ke ili garantiu la sekurecon de niaj familioj, ĉar ni estas minacitaj. »      

« Union Hidalgo kreis precedencon, kaj malfermas la vojon al aliaj komunumoj, kiuj povos daŭre defendi sian teritorion », li eksplikas.

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }