/image%2F0553642%2F20220621%2Fob_1cfc9f_masajoj.png)
21/06/2022
Dum manifestacioj, Masajaj indiĝenoj minacitaj je elpelado estis vunditaj de la tanzania polico.
Pasintan 10an de junio, la tanzania polico pafis al masajaj indiĝenoj, kiuj protestis kontraŭ politiko, kiu celas ilian elpeladon.
En Loliondo, norde de Tanzanio, dek ok viroj kaj virinoj estis trafitaj de pafoj, dum dek tri aliaj estis vunditaj per maĉetoj, raportis mardon la NeRegistara Organizaĵo "Survival International" en komunikaĵo.
Miloj da vilaĝanoj fuĝis la represion kaj rifuĝis en la ĉirkaŭan boŝon.
Du tagojn antaŭen, pluraj dekduoj da policaj veturiloj, kiuj transportis centojn da kontraŭ-ribelaj agentoj, sin deplojadis en tiun regionon de la distrikto Ngorongoro.
La evento intervenis post la decido de la registaro modifi la admnistracian statuson de la zono, kreante « ĉasrezervejon » de 1 500 km2, mencias la Instituto Oakland.
Pluraj masajoj estas minacitaj je definitiva elpelado. « Tiuj elpeladoj celas purigi la zonon por la ĉasistoj de trofeo kaj la naturprotektado », certigas "Survival International".
Laŭ la NRO, la perfortoj, kiuj okazis tiujn lastajn tagojn estas nur unu el la lastaj epizodoj de konstanta strebo de la tanzaniaj aŭtoritatoj por elpeladi la Masajojn el iliaj teroj, profite interalie al la emirlanda entrepreno Otterlo Business Company (OBC), kiu organizas ĉasekskursojn por la reĝa familio.
Tiu entrepreno estis antaŭe implikita en pluraj perfortaj elpeladoj de tiuj duon-nomadaj paŝtistoj, notas la usona pensfabriko Instituto Oakland. En 2019, cent kvardek kvin domoj estis incendiitaj.
En tiu kunteksto, "Survival International" bedaŭras, ke Germanio estu unu el la ĉefaj pruntodonantoj al la projekto de konservado en Tanzanio.
« La Zoologische Gesellschaft Frankfurt (Zoologia Societo de Frankfurto) financas arbargardistojn kaj agentojn pri naturprotektado, inter kiuj kelkaj, laŭ la Masajoj, estis implikitaj en la lastaj elpeladoj ».
La tanzaniaj aŭtoritatoj pravigas siajn agojn per politiko de konservado de la sovaĝa faŭno, fronte al la kreskado de la Masaja populacio en la regiono kaj ties gregoj. Tiuj ĉi ŝajne kaŭzus konkurecon kun la bestoj kiel zebroj, leonoj kaj ĝirafoj, ktp.
"Survival International" regule denuncas la politikojn de konservado en Afriko kaj Azio, kiuj okazas malprofite al la indiĝenaj popoloj kaj kaŭzas perfortojn kelkfoje pravigitajn, laŭ ĝi, de la NeRegistara Organizaĵo WWF.
/image%2F0553642%2F20220622%2Fob_ddc05a_wwf.jpg)
07/01/2017
Kameruno: perforto kontraŭ la Bakaoj: la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) ricevas plendon kontraŭ la World Wide Fund for Nature (WWF)