Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 juin 2022 5 10 /06 /juin /2022 14:18
RIJASOLO / AFP

09/06/2022

Henri Rakotoarisoa, 70-jara, estis sovaĝe mortigita la 1an de junio 2022 apud la komunumo Moramanga, oriente de la Granda insulo.

La madagaskara aktivulo pri mediprotektado Henri Rakotoarisoa estis ĝismorte frapita la 1an de junio 2022 fare de ĉirkaŭ kvardek vilaĝanoj, kiuj vivtenas sin per lignoŝakrado oriente de la Granda insulo.   

 

Protektado de la praa arbaro

Kiel protektanto de la loka komunumo Mialo, Henri Rakotoarisoa 70-jara, denuncas de du jaroj la dehakadon de altvalora ligno sur parcelo de praa arbaro. Tiu medidefendanto estis konata pro lia lukto por protektado de la arbaro kaj biodiverseco. La alertisto ŝajne estis sovaĝe mortigita, dum li venis diskuti kun la vilaĝanoj de la komunumo, kiuj estas pagitaj por ekspluati kontraŭleĝe la arbaron.   

Prenante sur sin ilian agon, tridek sep personoj prezentiĝis kelkajn horojn poste ĉe la surloka ĝendarmejo.

 

Timigo kaj perfortaj reprezalioj

Rigardita kiel ĝenanto, Henri Rakotoarisoa havis malfacilajn rilatojn kun la vilaĝanoj de Andramasina, kiuj vivtenas sin per lokaj arbaraj resursoj. 

Des pli ke la defendanto de tiu arbaro, kiu akceptas grandan naturan rezervejon, petis ĝian enlistigon kiel protektataj areoj.

Tagon antaŭ lia murdo, ĝenerala asembleo de lia asocio okazis por prepari la viziton de agentoj de la ministrejo.

« Tiuj agentoj devis helpi nin ĉirkaŭlimigi la parcelojn. La ŝakristoj ne aprezis tion », laŭ Laure Verneau, korespondantino de la franca radio RFI.

La madagaskaraj ekologiaj aktivuloj estas regule timigitaj de la ŝakristoj, kun verŝajna kompliceco en la plej alta nivelo de la Ŝtato por organizi la ekspluatadon de tiuj altvaloraj lignoj.

Se la krimoj kontraŭ la medio ofte profitas pri nepuniteco, tia murdo estas senprecedenca en la ĵusa historio de la Granda insulo.            

22/03/2017

Madagaskaro: alarma raporto pri la rabado de la naturaj resursoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/03/madagaskaro-alarma-raporto-pri-la-rabado-de-la-naturaj-resursoj.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }