Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 juin 2022 2 14 /06 /juin /2022 15:39
REUTERS - ALEXANDRE MENEGHINI

14/06/2022

Sume, 381 personoj estis kondamnitaj, ĉar ili manifestaciis en julio 2021 kontraŭ la politiko de la "komunisma registaro". Tiu nombro estis oficiale anoncita hieraŭ, lundon 13an de junio, fare de la ĝenerala prokuroro. Laŭ kelkaj NeRegistaj Organizaĵoj, tiu nombro verŝajne estas supera.

Ĉirkaŭ 381 manifestaciantoj, kiuj partoprenis la kontraŭ-registaran mobilizadon de julio 2021 en Kubo, estis definitive kondamnitaj, anoncis lundon la ĝenerala prokuroro. Inter ili, 36 estis kondamnitaj je puno ĝis 25 jaroj da malliberejo pro ribelinstigo.

La 11a kaj 12a de julio 2021, per la krioj « Liberecon ! » kaj « Ni malsatas ! », miloj da Kubanoj manifestaciis en pli ol 50 urboj.

Tiuj kolektiĝoj, senprecedencaj de post la revolucio de 1959, okazigis mortinton kaj dekojn da vunditoj. 1395 personoj estis arestitaj.

La ĝenerala prokuroro deklaris, ke tiuj personoj estis kondamnitaj, plejparte pro « krimoj de ribelinstigo, sabotado, ŝtelado kun perforto, agreso, ofendo al aŭtoritatoj kaj publika malordo ».

Pasintan 16an de marto, grupo de 16 kubanoj jam estis kondamnitaj je puno de 6 ĝis 30 jaroj da enkarcerigo.

Tiujn tagojn estis ambaŭ konsiderataj kiel la plej perfortaj kolektiĝoj.

Inter la 381 personoj kondamnitaj figuras « 16 junuloj aĝaj de 16 ĝis 18 jaraj ». Kvankam la plenaĝo estas fiksita je 18-jara en Kubo, la punrespondeco okazas ekde 16-jara.

Ĉirkaŭ 297 personoj estis kondamnitaj je malliberejo, dum la 84 restantaj, inter kiuj 15 neplenaĝuloj, rajtis mildigi sian punon al ĝenerala reparacia laboro.

Tamen la nombroj komunikitaj de la registaro estas kontestataj fare de kelkaj organizaĵoj.

Laŭ la NRO « Prisonners defenders », citita de la informretejo 14ymedio, pli ol 1 000 manifestaciantoj estis persekutitaj de justico kaj pli ol 700 inter ili estis kondamnitaj.

En januaro, la aŭtoritatoj menciis, ke 790 personoj estis persekutataj kadre de tiuj manifestacioj, pri kiuj la kuba registaro asertas, ke ili estis pilotitaj de Vaŝingtono.     

Usono, Eŭropa Unio kaj organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj admonas Kubon, ke ĝi liberigu « ĉiujn politikajn malliberulojn », kaj forte kritikis la severecon de la punoj plenumintaj kontraŭ la manifestaciantoj.          

19/03/2022

Kubo : ĉirkaŭ cent manifestaciantoj de la 11-a de julio estas kondamnitaj de 6 ĝis 30 jaroj da malliberejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/kubo-cirkau-cent-manifestaciantoj-de-la-11-a-de-julio-estas-kondamnitaj-de-6-gis-30-jaroj-da-malliberejo-2.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }