Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juin 2022 5 03 /06 /juin /2022 21:33

03/06/2022

Tiuj francaj entreprenoj « eksportas armilojn al la koalicio emirlanda-Sauda sciante, ke ili ebligas plenumi militkrimojn de post 2015 », bedaŭras unu el la plendantaj NROj.

Du gravaj entreprenoj de la franca industrio estas celitaj pro kompliceco. Tri NROj anoncis ĵaŭdon 2an de junio, ke ili plendis ĉe tribunalo en Parizo kontraŭ "Dassault", "Thalès" kaj "MBDA-Francio" pro « kompliceco de militkrimoj » kaj « kompliceco de krimoj kontraŭ la homaro ». Ili akuzas tiujn entreprenojn, ke ili vendis armilojn al Sauda Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiuj utiligis ilin kontraŭ civiluloj en Jemeno.

La tri entreprenoj « eksportas armilojn al la koalicio emirlanda-sauda sciante, ke ili ebligas plenumi militkrimojn de post 2015 », bedaŭras Cannelle Lavite, kiu laboras ĉe la "Eŭropa centro por la konstituciaj kaj homaj rajtoj", unu el la plendantoj.

 

Kvindek naŭ aviadiloj "Mirage" estis venditaj al la Emirlandoj

Laŭ la NROj, Dassault ebligas atakojn « kontraŭ civiluloj kaj civilaj infrastrukturoj » vendante sed ĉefe garantiante la funkciigadon de 59 aviadiloj "Mirage" akiritaj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kio ebligas « konservi ilin operacaj », daŭrigis Cannelle Lavite.

La societo MBDA-Francio siaflanke estas persekutata, ĉar ĝi eksportis misilojn "Storm Shadow" kaj "Scalp" al la interbatalantoj.

La grupo "Thalès" estas celata, ĉar ĝi liveris gvidsistemojn de misiloj nomitajn "Damoclès" kaj "Thalios", mencias la juristino.

Aliaj plendantoj, la jemena NRO Mwatana, kaj la franca NRO Sherpa asertas, ke ili dokumentis « mil atakojn kontraŭ civiluloj ». La bilanco mencias « almenaŭ 3 000 mortinojn kaj 4 000 vunditojn » pro uzado « de freŝdataj armiloj » venditaj al Emirlandoj kaj Sauda Arabio, laŭ ties ekzekutiva direktoro, Abdulrasheed Al-Faqih.

En aprilo, la franca esplormediato Disclose jam konfirmis la uzadon de francaj armiloj en Jemeno.

De 2014, la Jemena konflikto, kiu okazigis milojn da mortintoj, kontraŭstarigas la ribelulojn Hutiajn kaj la fortojn de la registaro, helpatajn de Sauda Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.        

15/04/2019

Jemeno: franca armilaro estas uzata en Jemeno, konfirmas noto de la milita spionservo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/jemeno-franca-armilaro-estas-uzata-en-jemeno-konfirmas-noto-de-la-milita-spionservo.html

20/03/2018

Francio/Jemeno: Ĉu Francio kompromitiĝas en vendado de armiloj ?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/francio/jemeno-cu-francio-kompromitigas-en-vendado-de-armiloj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }