/image%2F0553642%2F20220610%2Fob_5681c9_infanoj.jpg)
10/06/2021
Dum la dua mondmilito, fama knabino verkis sian taglibron.
Ok jardekojn poste, la milito denove frapas la eŭropan kontinenton.
Jegor Kravcov spertis la samajn teruraĵojn, kaj ankaŭ li dokumentis sian militon en Ukrainio.
La 8-jara knabo prizorgis sekretan taglibron dum la rusia sieĝo de Mariupolo. Ĝi entenas emociegajn vortojn kaj desegnaĵojn por rakonti la ĉiutagan hororon.
Kun lia patrino kaj fratino, ili rifuĝis en Zaporiĵo, post kiam raketo traboris la plafonon de ilia domo.
« Mi estas vundita ĉe la dorso, mia haŭto estas ŝirita. La kapo de mia fratino estas frakasita. De mia patrino ŝiriĝis la muskoloj de la mano, kaj ŝi havas truon en la kruro. »
Jegor retrovis ludojn siaaĝajn, sed lia avo terure mankas al li. Li mortis post du monatoj da milito. Jegor bedaŭras ankaŭ la teatron de Mariupolo, kiun li ŝategis frekventi. Tiu teatro, kie civiluloj kaŝiĝis, kaj ke Rusio bombadis komence de la sieĝo de la urbo.
« Li ĉiam ŝatis desegni, rakontas Olena Kravcova, la patrino de Jegor. Li kutimis desegni per globskribilo, kaj neniam uzadis farbokrajonojn kaj feltkranojojn. Li desegnis magazenojn kaj ludojn per sia globskribilo, tio estis lia hobio. Sur tiu ĉi desegnaĵo, estas du el niaj najbarinoj, Nadja kaj Galja. Ili estis enterigitaj. La unua fratino mortis, poste la alia. Tio estas lia lasta desegnaĵo. »
Kiam ŝi trovis la taglibron de sia filo, Olena ekploregis. Ŝi ploris ankaŭ filmante sian domon detruitan de la rusia armeo. Ĝi estis bela domo, kun ĝardeno.
Nun, ĉar Rusio okupacias la urbon, la familo ne povas reveni tien por rekonstrui ĝin.
/image%2F0553642%2F20220610%2Fob_c04029_6312534-4x3-940x705.png)
franca: https://www.youtube.com/watch?v=MokG8yd65yw
Germana: https://www.youtube.com/watch?v=2_kfJz1DnRk
Itala: https://www.youtube.com/watch?v=3o-_nKOmvuk
Hispana: https://www.youtube.com/watch?v=CVLilf02788
Portugala: https://www.youtube.com/watch?v=F0dl3sa3JiE
/image%2F0553642%2F20220610%2Fob_2de807_rusia-armeo.jpg)
18/03/2022
130 personoj estis savitaj el la ruinaĵoj de la teatro de Mariupolo, bombadita de la rusia armeo