Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juin 2022 4 16 /06 /juin /2022 21:33

16/06/2022

En gaza sektoro, kvar junuloj el 5 suferas pri emociaj konfuzoj, inter kiuj depresio, alarmis merkredon 15an de junio la NeRegistara Organizaĵo Save the Children, kiu mencias difektadon de la mensa sano en la palestina enklavo, okaze de la 25a datreveno de la israela blokado.

En studaĵo titolita « kaptitaj », "Save the Children" asertas, ke « la bonfarto de la infanoj, junuloj kaj helpantoj ege difektiĝis de post simila raporto en 2018. La nombro de infanoj, kiuj esprimas emociajn konfuzojn kreskis de 55% ĝis 80% ».    

La brita NRO mencias simptomojn de depresio, anksio, timo kaj memmortigaj pensoj. Tiu raporto baziĝas sur enketoj realigitaj kun 488 junuloj – aĝaj de 12 ĝis 17-jaraj – kaj 160 parencoj. Ĝi estas publikigitaj okaze de la 15a datreveno de la israela blokado.          

La blokado estis starigita en Junio 2017 reage al la ekrego en la enklavo de la islama movado Hamaso, malamiko de la hebrea Ŝtato.

De tiu dato, Israelo kaj Hamaso militis kvar fojojn (2008-2009, 2012, 2014, 2021) en la malgrandega teritorio pereigita pro malriĉeco kaj senlaboreco.

"Save the Children" bedaŭras foreston de perspektivoj de ŝanĝo por la 2,3 milionoj da loĝantoj, inter kiu 47% estas neplenaĝuloj.

Inter tiuj ĉi, 800 000 konis nur la vivon sub blokado. La infanoj (...) eksplikis, ke « ili vivas en konstanta stato de timo, maltrankvilo, malĝojo kaj sufero, atende de la venonta ciklo de perforto », deklaris Jason Lee, respondeculo de la NRO en la Palestinaj teritorioj.

La signoj de tiu malespero estas « ŝokaj », kaj devus alarmi la internacian komunumon, li daŭrigis.

Laŭ la organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj Human Rights Watch (HRW), la blokado « detruas la ekonomion de Gazao, kontribuas al la fragmentiĝo de la palestina popolo, partoprenas al apartismo, konsiderata kiel krimo kontraŭ la homaro, kaj al persekutado fare de la israelaj aŭtoritatoj kontraŭ milionoj da Palestinanoj ».

« Suferas specife la junuloj, kiuj neniam konis Gazaon antaŭ la blokado. Ilia mondo fakte estas limigita al terbando 40 kilometrojn longa kaj 11 kilometrojn larĝa. Tio limigas iliajn ŝancojn interagi kun la mondo kaj iliajn estontajn oportunecojn », asertis Omar Shakir, direktoro de HRW por Israleo kaj Palestinaj Teritorioj. 

Gazao fariĝis « subĉiela malliberejo », denuncis Omar Shakir, kritikante ankaŭ Egiption, kiu limigas la aliron de la Gazaanoj al sia teritorio.

08/10/2021

Israelo finkonstruis sian imponan barilon, kiu apartigas ĝin de Gazao

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/israelo-finkonstruis-sian-imponan-barilon-kiu-apartigas-gin-de-gazao.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }