Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 juin 2022 7 19 /06 /juin /2022 20:01
AP - Dolores Ochoa

19/06/2022

Dum la protest-movado ne malfortiĝas, la Konfederacio de la indiĝenaj naciecoj de Ekvadoro anoncas daŭrigon de la agado en la tuta lando.

Kvankam la prezidento Guillermo Lasso dekretis esceptan staton en tri provincoj por bridi la manifestaciojn, la kolero de la Ekvadoranoj ne malkreskas.

Male, la potenca "Konfederacio de la indiĝenaj naciecoj de Ekvadoro" (KinE), la plej granda organizaĵo de la indiĝenaj popoloj de la lando, intensigis siajn vojblokadojn de 14 ĝis 24 provincoj de la lando, kiuj sabaton paralizis vojojn en la provincoj de Pichinca (kie troviĝas la ĉefurbo Kito) Imbabura kaj Kotopaksi.

Defiante la registaron, tiu ĉi petas malaltigon de la benzinprezoj, kaj ankaŭ denuncas la mankon de laboro kaj la atribuon de minaj koncesioj en la indiĝenaj teritorioj.

Sabaton, la KinE ankaŭ petis de la Nacia asembleo en Tvitero, ke ĝi abolu la urĝan staton « por ne esti komplico de la represio kontraŭ la popolo ».

La KinE, kiu kontribuis al la renverso de tri ekvadoraj prezidentoj inter 1997 kaj 2005 kaj kondukis la perfortajn manifestaciojn de 2019, intencas daŭrigi la movadon, ĝis kiam iliaj postuloj estos kontentigitaj, eksplikas la porparolanto de la organizaĵo, Andres Tapia.

« La situacio ne ŝanĝiĝas, ni plu paralizas la departementojn kaj pluigas niajn agadprogramojn en ĉiuj teritorioj, inkluzive de la ĉefurbo. Kaj ni daŭre planas manifestaciojn, malgraŭ la dekreto pri urĝa stato », li deklaris.

 

Movado de kolero

« Ni restos mobilizitaj tiel longe kiel necese. Ni atingas la sesan tagon da blokado kaj la movado ne malfortiĝas, tute male. Ni kalkulas kun ni pli kaj pli da homoj kaj organizaĵoj. Do, ĉar la petoj de la KinE ne akiras respondon, la mobilizado daŭros seninterrompe », certigis Andres Tapia.

Ekde la komenciĝo de la movado, lundon 1an de junio, la alfrontiĝoj kun la sekurecaj fortoj okazigis almenaŭ 83 vunditojn, kaj 40 personoj estis arestitaj, laŭ la aŭtoritatoj kaj la indiĝenaj organizaĵoj.

Vendredon vespere, la konservativa prezidento Guillermo Lasso deklaris, ke « li engaĝiĝas defendi la landon ».

Li anoncis en televida parolado : « Tio devigas min deklari urĝan staton en Pichincha, Imbabura kaj Kotopaksi ekde noktomezo ĉi-nokte » (sabaton je la 5a horo MTG)

La urĝa stato ebligas mobilizi la armeajn fortojn por respektigi ordon, interrompi la rajtojn de la civitanoj kaj starigi elirmalpermesojn.         

04/10/2019

Ekvadoro: «urĝa stato» estas dekretita fronte al la blokadoj organizitaj kontraŭ la prezaltigo de la benzino

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/ekvadoro-urga-stato-estas-dekretita-fronte-al-la-blokadoj-organizitaj-kontrau-la-prezaltigo-de-la-benzino.html

14/10/2019

Ekvadoro: krizo-fino: la polemika dekreto pri la karburaĵoj estas abolita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/ekvadoro-krizo-fino-la-polemika-dekreto-pri-la-karburajoj-estas-abolita.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }