Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juin 2022 1 27 /06 /juin /2022 21:42
FADEL SENNA / AFP

27/06/2022

Bildo: la landlimo, kiu apartigas Marokon kaj la hispana enklavo Melilo, la 24an de junio 2022.

Pasintan vendredon, almenaŭ 23 personoj mortis, kiam 2 000 afrikdevenaj kaŝmigrantoj provis perforte atingi la hispanan enklavon Melilo, norde de Maroko. Tiuj streĉitecoj aŭguras ciklon de perforto.

« La politiko de Eŭropa Unio ja kondukas al tiuj dramoj », reagis dimanĉon 26an de junio la prezidento de Internacia Amnestio-Francio Jean-Claude Samouiller, post la morto de almenaŭ 23 migrantoj ĉe la pordoj de la hispana enklavo Melilo, en Maroko.

« Ĉiufoje, la homŝakristoj kaj trapasigistoj estas akuzitaj, sed ankaŭ Eŭropa Unio havas grandan respondecon en tiuj dramoj, fermante siajn landlimojn ! » :

 

Ĉu vi kondamnas la reagon de la hispanaj policistoj vendredon vespere ?

Tio estas plia dramo, troa dramo kiel ni diras ĉiufoje. Mediteranea maro estas la plej danĝera migradvojo en la mondo, kun averaĝe 3 000 mortoj ĉiujare.

Ni do kondamnas senrezerve la misproporcian uzadon de perforto fare de la ĝendarmoj. La personoj havas rajton al respekto de iliaj fundamentaj rajtoj, kiel rajto al vivo, kaj rajtas ne esti persekutataj kaj perfortataj. Antaŭ ĉio, oni ne povas kompromisi kun la statuso de rifuĝintoj, kiu estas la sola rajto, kiu restas, kiam ĉiuj aliaj rajtoj estis piedpremitaj. Ni do asociiĝas al la enketpetoj por scii, kio okazis efektive.

 

De kie venas tiuj migrantoj, kaj kial ili forlasas la afrikan kontinenton per tiu enklavo ?

Ĝi estas parteto de Eŭropo sur la afrika teritorio, do se personoj sukcesas atingi tiun teritorion, jen en Melilo jen en Ceŭto, ambaŭ hispanaj enklavoj sur la maroka teritorio, ili povas peti azilon kaj akiri la statuson de rifuĝinto.  Ili ĉefe devenas de Sub-sahara Afriko, kaj povas akiri la statuson de rifuĝinto post serioza analizo de ilia situacio.

 

Ĉu la homŝakrado organizita de la mafio kreskis tiujn lastajn jarojn, kiel denuncis la hispana Ĉefministro ?

Jes, sed la registaroj ĉiam diras tion, kiam ili volas rezigni siajn devojn respekti la rajtojn de la rifuĝintaj personoj. Tio okazas en Britio, kiu resendas migrantojn al Ruando, anstataŭante la trapasigistojn. Ĉiufoje, la homŝakristoj kaj la trapasigistoj estas akuzataj, sed ankaŭ Eŭropa Unio havas grandan kulpecon en tiuj dramoj. Fermante siajn landlimojn, kaj stariĝante kiel fortreso, ĝi malhelpas la personojn, kiuj rajtas internacian protektadon profiti ĝin, kaj tiuj personoj uzadas vojon pli kaj pli danĝeraj. La politiko de Eŭropa Unio ja kondukas al tiuj dramoj.             

18/05/2021

Migradkrizo en Ceŭto : Hispanio deplojas la armeon. Suspektoj ekzistas koncerne la sintenon de Maroko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/migradkrizo-en-ceuto-hispanio-deplojas-la-armeon.suspektoj-ekzistas-koncerne-la-sintenon-de-maroko.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }