02/06/2022
La bilanco de la diluvaj pluvoj denove pligraviĝas en Brazilo. Mardon, la limo de 100 mortintoj estis transpasita.
La sukuristoj trovis 106 korpojn post la inundoj kaj terglitoj, kiuj detruis la regionon de Recife, nord-oriente de la lando.
La registaro de la Ŝtato Pernambuko, kies Recife estas la ĉefurbo, enkalkulis 100 mortintojn laŭ ĝia precedenca bilanco, en la mateno.
Sed nova komunikaĵo sendita posttagmeze anoncis, ke ses korpoj estis retrovitaj en du el la plej tuŝitaj zonoj.
Ok personoj plu estas malaperintaj kaj pli ol 400 fajrobrigadistoj plu estas mobilizitaj por la serĉado. « Tiuj serĉoj daŭros senhalte, ĝis kiam ĉiuj ĉi personoj estos retrovitaj », asertis Humberto Freire, respondeculo de la 'Civila Defendo de Pernambuko', citita en la komunikaĵo.
Pli ol 6 000 personoj perdis sian loĝejon
En Jardim Monteverde, ĉe la limo inter Recife kaj la urbo Jaboatão dos Guararapes, kie pluraj dekoj da personoj estis enfositaj fare de kotfluado, la serĉado finiĝis, la korpoj de la tri lastaj malaperintaj personoj estis retrovitaj merkredon.
Pli ol 6 000 personoj en la regiono Reclife perdis sian loĝejon kaj estis reloĝigataj en akceptejoj, laŭ la lasta bilanco de la aŭtoritatoj. La urĝa stato estis dekretita en 24 municipoj de Pernambuko.
La brazila prezidento Jair Bolsonaro superflugis la inunditajn zonojn kaj la registaro atribuis krediton ĝis miliardo de realoj (ĉirkaŭ 198 milionoj da eŭroj) por helpi la viktimojn.
La Ŝtatĉefo estis kritikita ĉar li deklaris, ke tia katastrofo « estas natura », post interalie simila katastrofo, kiu okazigis 233 mortintojn en Petropolis, apud Rio-de-Ĵanejro (sud-oriente) pasintan februaron.
Aliaj mortigaj inundoj jam okazis fine de la pasinta jaro en la Ŝtato Bahio (nord-oriente), kaj poste en januaro sud-oriente, en la Ŝtatoj San-Paŭlo kaj Minas Gerais.
Inter vendredon vespere kaj sabaton matene, pluvis ekvivalento al 70% el tio, kio estas kutime atendita dum la tuta monato de majo en kelkaj zonoj de Pernambuko.
Laŭ José Marengo, specialisto pri naturaj katastrofoj, tiujn esceptajn precipitaĵojn kaŭzas la klimata varmiĝo, sed estas mortiga ĉefe pro la sovaĝa urbanizado.
« La pluvo sola ne mortigas. Kio estas mortiga, estas la pluvoj sur loĝejoj situantaj en riskaj zonoj », eksplikas tiu kunordiganto pri esploroj de la "Nacia centro pri kontrolo kaj alarmo kontraŭ la naturaj katastrofoj en Brazilo" (CEMADEN).
Laŭ li, la aŭtoritatoj « kulpas », ĉar ĝi « permesis konstruaĵojn en riskaj zonoj, kie vivas malriĉaj loĝantoj, kiuj havas neniun lokon por iri.»
/image%2F0553642%2F20220602%2Fob_fd84ca_istockphoto-1179971106-1024x1024.jpg)
/image%2F0553642%2F20220602%2Fob_d4f5e5_mortintoj.jpg)
/image%2F0553642%2F20220602%2Fob_ffd8e4_varmigho.jpg)