Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 juin 2022 2 28 /06 /juin /2022 21:23
Foto: GOVERNOR OF POLTAVA REGION DMITR/VIA REUTERS

28/06/2022

Atako de misilo trafis butikumcentron de urbo centre de Ukrainio. La fremda gazetaro raportas pri tiu nova dramo kaj sin demandas koncerne la rusian militan strategion.

Civiluloj fuĝantaj flamigitan konstruaĵon, glutitan en dika nigra fumo ; pli malproksime, helpsukuraj teamoj portantaj vunditojn sur brankardoj : tiuj bildoj cirkulas en la sociaj retoj de post la atakoj per rusiaj misiloj, pasintan lundon 20an de junio de butikumcentro de Kremenĉuk, centre de Ukrainio.

Aliaj « scenoj de hororo », kiel nomas ilin en Tvitero la korespondanto en Ukrainio de The Economist, montras ankaŭ la situacion ene de la konstruaĵo.

« La helpsukuraj operacoj daŭras en Kremenĉuk sed estas klare, ke la nombro de viktimoj estos alta », precizigas la ĵurnalisto en sia persona retpaĝo.       

« Ukrainio esprimas sian maltrankviliĝon kaj timas, ke multaj civiluloj mortis aŭ estis vunditaj », raportas NBC. La ukrainiaj aŭtoritatoj asertas, ke almenaŭ dek personoj mortis kaj ĉirkaŭ kvardek aliaj estis vunditaj dum la atako. Ili taksas ĝis 1 000 la nombron de personoj ĉeestantaj dum la atako, laŭ la novjorka televidkanalo, kiu precizigas, ke ĝi ne ankoraŭ kapablas kontroli tiujn nombrojn.

 

La atakoj ne limiĝas al Oriento

En la apo Telegram, la ukrainia prezidento, Volodimir Zelenskij rapide reagis certigante, ke tiu loko havas nenian strategian valoron el milita kampo. « Pro nepotenco, Rusio plu atakas ordinarajn civitanojn, li deklaris. Ni ne povas esperi decan kaj homan sintenon ĝiaflanke ».

La urbo Kremenĉuk certe estas industria urbo, kie troviĝas la plej granda nafto-rafinejo de Ukrainio, sed « la rafinejo situas sufiĉe malproksime de la butikumcentro », laŭ la korespondanto de The Economist.

« Pasintan sabaton, pluraj atakoj per misiloj estis registritaj en la tuta lando », memorigas siaflanke NBC. Laŭ la televidkanalo, « tio pruvas, ke Rusio ne limigas siajn atakojn al oriento de Donbaso », malgraŭ la graveco de la bataloj en tiu regiono avide dezirata de Moskvo.          

22/05/2022

En Ukrainio « la viktimoj kaj la savitoj havas urĝan peton de justico »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/en-ukrainio-la-viktimoj-kaj-la-savitoj-havas-urgan-peton-de-justico.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }