Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juin 2022 3 22 /06 /juin /2022 22:09

22/06/2022

Senesperaj serĉadoj estas organizitaj por retrovi pluvivantojn post la potenca tertremo, kiu frapis Afganion merkredon frumatene.

Almenaŭ 1 000 mortintoj kaj pli ol 1 500 vunditoj : Jen kio estas la bilanco, kiu verŝajne pligraviĝos, de la plej detrua tertremo de post du jardekoj.

La epicentro de la tertremo, kiu atingis magnitudon de preskaŭ 6, situas en la provinco Paktika, oriente de la lando, izolita kaj montara regiono proksime de Pakistano, kie la domoj estas malfortaj. 2 000 domoj ŝajne kolapsis.

Tiu katastrofo okazas, dum la lando jam spertas katastrofan situacion.   

« Ĉi tie en Afganio, ni suferas pri la plej grava sekeco de antaŭ 37 jaroj », eksplikas Sam Mort, ĉefo pri komunikado ĉe pledado kaj civita engaĝiĝo por UNICEF-Afganio. La lando suferas pri misnutrado, pri disvastigo de eviteblaj malsanoj, kiel diareo kaj morbilo. Tiuj komunumoj estas do malfortigitaj pro monatoj kaj jaroj da malfacilaĵoj.   

Tiu tragedio estas decidiga testo por la talibanoj, ĉar multaj internaciaj organizaĵoj forlasis la landon, kiam ili revenis ĉe la potenco 10 monatojn antaŭen. Multaj registaroj hezitas traktadi rekte kun ili, kio povus malfruigi deplojadon de urĝa internacia helpo.

Per nekutima gesto, la ĉefo de la Talibanoj alvokis la internacian komunumon kaj la humanitarajn organizaĵojn por helpi la afganan popolon.      

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }