Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juin 2022 6 04 /06 /juin /2022 21:18

04/06/2022

33 jarojn post la sanga represio de la Placo Tian An Men, la ĉinaj aŭtoritatoj malpermesis ĉiun publikan kolektiĝon. Grava aranĝo pri sekureco estis starigita por malhelpi ilin.

La loĝantoj de Honkongo, kiuj deziras memori sabaton la 33an datrevenon de la sanga represio placo Tian An Men en Pekino, estis devigitaj fari tion diskrete kaj private. La policoj avertis, ke neniu publika kolektiĝo ne estos tolerata.

De 33 jaroj, la ĉinaj aŭtoritatoj faras ĉion eblan por forstreki Tian An Men el la kolektiva memoro. La historiaj libroj ne aludas ĝin. La retdiskutoj pri tiu temo estas sisteme cenzuritaj.            

La 4an de junio 1989, la "komunisma" reĝimo sendis tankojn kaj trupojn por subpremi la pacajn manifestaciantojn, kiuj de semajnoj okupaciis la simbolan placon Tian An Menn, postulante politikan ŝanĝon, kaj finon de la kutima koruptado.

La premego de la movado okazigis centojn da mortinoj, pli ol mil laŭ kelkaj taksadoj.  

En Pekino, la aŭtoritatoj instalis disponaĵojn pri vizaĝrekono en la stratoj, kiuj kondukas al la placo. Sabaton, la polico grandnombre deplojita, efektivigis atentajn identeckontrolojn.         

Se, en Ĉinio, rememori la eventojn de 1989 ĉiam estas tabua, Hongkongo estis escepto ĝis la jaro 2020. Pekino tiam trudis al la duon-memstara regiono drastan leĝon pri la nacia sekureco por silentigi ĉian disidentecon, post la gigantaj manifestacioj por-demokratiaj de 2019.

De tiam, la surlokaj aŭtoritatoj klopodas forviŝi ĉiujn spurojn pri Tian An Men.

 

Kontraŭleĝa memorvespero

La polico de Hongkongo avertis, ke partopreni « senpermesitan kolektiĝon » estos puninda ĝis kvin jaroj da malliberejo. Tiu averto koncernas aparte la parkon Victoria, kie antaŭe kandela memorvespero kolektis dekojn da miloj da personoj la 4an de junio.

Granda parto de tiu parko estis fermita vendredon vespere, kaj sabaton multaj agentoj estis surloke deplojitaj.

Vendredon, en la proksima komerca kvartalo Causeway Bay, artistino skulptis terpomon kandelforme per fajrilo, kaj estis arestita fare de ĉirkaŭ dek agentoj.

Loĝanto de Honkongo konfidis, ke ŝi flamigis kandelon hejme kaj metis sur fenestrorandon kopion de la « Diino de demokratio », la simbola statuo de la movado de Tian An Men.             

« Por mi kaj por multaj Hongkonganoj de mia generacio, la 4an de junio estis politika ekkonsciiĝo », asertas tiu virino 49-jara, kiu plu estis liceanino dum la eventoj. Ŝi poste aktivadis ene de la Kongkongo-Alianco, kiu organizas la kandelajn memorvesperojn en la parko.

La memorvesperoj estis jam malpermesitaj en 2020 kaj 2021 nome de la lukto kontraŭ la Kovim. Poste, pasintan septembron, la Kongkongo-Alianco estis malfondita, ĝia Muzeo de la 4a de junio estis fermita, kaj ties gvidantoj arestitaj.  

05/06/2020

En Honkongo, la memorfesto pri "Tian An Men" kolektis impresan homamason, malgraŭ la malpermeso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/en-hongkongo-la-memorfesto-pri-tian-an-men-kolektis-impresan-homamason-malgrau-la-malpermeso.html

26/12/2017

Ĉinio: 10 000 mortintoj en Tien An Men en 1989, laŭ malsekretigita telegramo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/12/cinio-10-000-mortintoj-en-tien-an-men-en-1989-lau-malsekretigita-telegramo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }